DEKUNUA BILDO

(En Londono. Foiro inter la Tower kaj Themse. Bunta hommulto ondas, bruas. Adamo, viro de meza aĝo, staras kune kun Lucifero sur iu bastiono de la Tower. Vesperiĝas.)

ĤORO
Muĝas mara flus’ de l’vivo,
ĉiu ŝaŭmo - nova mond’.
Ĉu bedaŭri, se defalas,
timi, se leviĝas ond’?
Jen vi timas, ke l’solulon
en amas’ minacas dron’,
jen, ke pro l’solul’ elstara
neniiĝos milion’.
Nun pri l’poezio, morgaŭ
pri l’scienco timas vi,
l’ondojn per mezuro strikta
de sistemo limas vi.
Kiom ajn la streb’, nur akvon
ĉerpas vi, kaj bruas plu,
muĝas plu la mar’ majesta,
kaj ridegas ĝia bru’.
Lasu brui la vivmaron,
sin mem limas tiu ĉi,
estas tra l’batal’ ĉiama
ĉiam nova, tamen sama.
Aŭdu, sorĉa melodi’!

ADAMO
Jen kion mi sopiris, dum mi vagis
ĝis nun tra labirinto erariga!
Jen do la vivopleno! Kiel ĝia
vetkanto estas bela kaj instiga!

LUCIFERO
Jes, el la alto - kiel preĝejĥoro.
Ja ĉiu veo, ĝemo, raŭka voĉo
fandiĝas dum alflug’ en melodion.
Ĝin tiel aŭdas ankaŭ Dio, tial
li kredas, ke li kreis mondon bonan.
Alie ni ĝin aŭdus tie sube,
se intersonas ankaŭ batoj koraj.

ADAMO
Ho mok’ skeptika, ĉu ne mond’ pli bela
ĝi estas, ol tra kiuj vi min trenis?
Disfalis jam la muskaj murobaroj,
kaj malaperis la teruraj spektroj,
kiujn kun sankta nimbo postlasadas
paseo al futuro por malbeno
La karier’ por ĉiu ’stas libera,
ne faras piramidon sklav’ sufera.

LUCIFERO
Ankaŭ en Egiptio ne aŭdiĝus
al tia alt’ la ĝemo de la sklavoj,
kaj sen ĝi - kiel diaj la konstruoj!
Aŭ, ĉu ne agis en Atheno digne
kaj grandioze la popol’ majesta,
grandulon oferante, favoratan,
ke ne endanĝeriĝu la patrujo,
se - nin ne ĝenas, vide el alto tia,
virinaj larmoj kaj fatras’ alia.

ADAMO
Silentu fine, vi, sofist’ eterna!

LUCIFERO
Sed eĉ se vere, ke la ve’ mutiĝis,
rigardu, kiel ĉio platas. - Kie
altira alto kaj timiga abismo,
kie la dolĉa bunto de la vivo?
Plu ne luktanta, brila flus’ de maro,
nur glata marĉo plena de ranaro.

ADAMO
Kompensas ĝin bonstato ĝenerala.

LUCIFERO
Tiel de via alta ŝtup’ vi juĝas
pri l’vivo moviĝanta ĉe l’piedoj,
kiel pri pasintaĵ’ la historio.
La raŭkajn vortojn, veojn ĝi ne aŭdas,
notita restas nur la melodio.

ADAMO
Ha, jam eĉ la Satano romantikas
aŭ iĝis doktrinulo. Progresego!

LUCIFERO (Montrante al la Tower.)
Ĉu strange? Ja ni staras sur fantomo
de la paseoj en la nova mondo.

ADAMO
Vidpunkton ĉi kadukan mi ne volas.
Al nova mond’ aŭdace mi descendos,
kaj mi ne timas, ke mi poezion,
ideon grandan ne retrovos tie.
Ili plu eble ne manifestiĝos
en ĉielskua pratitana lukto,
sed kreos ja en sia sfer’ modesta
medion des pli ĉarman kaj benatan.

LUCIFERO
Kaj senmotive vi angorus tion
timante. Dum ekzistas materio,
ekzistas ankaŭ al mi la potenco
luktanta kontraŭ tiu kiel neo.
Kaj dum homkoro batas, cerb’ konscias,
ordo solida digas la dezirojn,
ekzistos spiritlande tiel same,
por neo, granda pens’ kaj poezio.
Sed diru, kian formon ni alprenu
ĉe la descendo en la muĝan multon,
ĉar tiel ni konvenas nur ĉi tie,
kiel la spektro de l’paseo ŝvebas.

ADAMO
Ian ajn! Elstarulo plu ne estas,
dank’ al la sort’. Por koni ties penson
kaj sentojn, ni descendu popoldenson.
(Ili ambaŭ iras en la internon de la Tower, kaj baldaŭ, vestitaj kiel laboristoj, elpaŝas tra ties pordego kaj miksiĝas en la homamason. - Pupludisto staras apud sia budo, sur kiu sidas ĉenita simio en ruĝa jako.)

LA PUPLUDISTO
Ĉi tien, venu, moŝtoj karaj, bonaj,
tuj komenciĝos nia prezentado.
Tre-tre amuza farso, vidi kiel
serpento superruzis la unuan
virinon, jam scivolan ankaŭ tiam,
kaj kiel ŝi faligis jam la viron
tiam en kavon. Vidos vi simion
imiti sian mastron grandadigne,
vidos vi urson kiel dancomajstron.
Ĉi tien, venu, moŝtoj karaj, bonaj!
(Interpremiĝado ĉirkaŭ la budo.)

LUCIFERO
Adam’, ĉi tie oni nin aludas!
Afero bela! havi tian rolon,
ke jen, pri tio eĉ post ses miljaroj
la gaja junularo amuziĝas. -

ADAMO
For, for jam de l’sengusta ŝerco. - Plu!

LUCIFERO
Sengusta ŝerc’? Jen, kiel distras sin,
kiuj ĵus en la benkoj super Nepos
dormetis, tiuj rozvizaĝaj knaboj!
Kaj kiu diros, kiu do pli pravas,
ĉu, kiuj paŝas en la vivon kun
memfido de la vekiĝanta forto,
aŭ kiu, kun kaduka cerb’, elpaŝas?
Ĉu pli delekti povas vin Shakespeare,
ol ilin ĉi groteska kirlomikso?

ADAMO
Groteska! Jen kion mi ne eltenas!

LUCIFERO
De l’greka mond’ al vi gluiĝis tio.
Jen, mi, la fil’ aŭ patro, laŭdezire,
- ne granda diferenco ĉe spiritoj -
de l’romantiko, ĉi direkto nova,
mi mem plezuras ĝuste pri l’grotesko.
Simia trajto sur la homvizaĝo,
ĵeto de koto al grandiozaĵo,
abnorma sent’ sub haraĵvest’ honora,
incenso al la aĉa, senvalora,
admon’ pudora buŝe de putino,
turmenta amsopir’ de virruino
min forgesigas pri landperdo mia,
ĉar reviviĝas mi en form’ alia.

LA PUPLUDISTO (Frapante sur la ŝultron de Adamo.)
Kial la bonan lokon vi okupas,
he, bela bird’! Senpage distras nur,
kiu, vivlaca, lasas sin pendigi.
(Adamo kaj Lucifero stariĝas flanken. Knabineto venas vendante violojn.)

LA KNABINETO
Ho prenu, prenu, jen la violeto,
sendit’ unua de l’printempo bona,
bele ornamas eĉ la malriĉulon,
por orfulin’ ĝi estas panodona.

PATRINO (Aĉetante violojn.)
Donu, en manojn de l’infan’ mortinta.

KNABINO
(Aĉetante ankaŭe.)
Nu, donu do, por miaj bukloj nigraj.

KNABINETO
Jen violet’! Aĉetu ĝin, sinjoroj!
(Ŝi foriras.)

JUVELVENDISTO (En sia budo.)
Ke ĉi herbaĉ’ nin ĉiam konkurencas.
Elpremi el la mod’ ni ĝin ne povas.
Al bela kol’ nur karaj perloj indas,
por kiuj oni jam ĉe l’suprenporto
defiis kun aŭdaco malespera
la hidajn monstrojn de la marprofundo.
(Venas kune du burĝaj knabinoj.)

UNUA KNABINO
Kiom da belaj ŝtofoj… da juveloj!

DUA KNABINO
Se estus, kiu aĉetaĵon donus…

UNUA KNABINO
La nuna viro ion tian nur
kun ha flanka cel’ al ni proponus.

DUA KNABINO
Eĉ tiel ne. La guston al li aro
da flirtulinoj fuŝis kaj kaviaro.

UNUA KNABINO
Li tial tro memfidas por nin ŝati…

DUA KNABINO
Aŭ tro modestas por iniciati.
(Ili foriras.)
(Sub laŭbo oni pormetas trinkaĵojn, ĉirkaŭ tablo sidas drinkantaj laboristoj. Soldatoj, laboristoj, ĉiaspeca popolo distriĝas kaj staradas.)

DRINKEJMASTRO (Inter siaj gastoj.)
Sinjoroj, gaje! La hieraŭ dronis,
neniam al la morgaŭ ni eniras.
La birdojn nutras Dio, ĉio estas
vantaĵo, kiel la Biblio diras.

LUCIFERO
Ha, ĉi filozofio min altiras.
Ni sidu sur ĉi ombra benko, vidi,
kiel la pleb’ distriĝas bone kaj
ĉipe per muzikaĉ’ kaj vin’ acida.

UNUA LABORISTO (Ĉe la tablo.)
…Maŝinoj, jes, faraĵoj de l’diablo,
de nia buŝ’ la panon ili rabas.

DUA LABORISTO
Nur drinko restu, ni forgesos tion.

UNUA LABORISTO
Riĉul’, diablo, suĉas nian sangon.
Nun venus li, mi sendus lin inferen!
Pli da ekzemploj, kia estis ĵus, ni
bezonus.

TRIA LABORISTO
      Ĉu ne vane? Li tuj pendos,
kaj nia vivo restos tia sama.

DUA LABORISTO
Stultaĵoj! Venu la riĉul’! Mi lin
apudsidigos sen ofend’. Ni vidu,
kiu distriĝi scias pli nobele.

LA DRINKEJMASTRO (Al Adamo.)
Sinjor’, per kio servi?

ADAMO
      Per nenio.

LA DRINKEJMASTRO
Do for de mia benko, neniuloj,
ĉu kredas vi, ke ŝtelas mi la monon,
aŭ ĉu l’edzino kaj l’infan’almozu?

ADAMO (Stariĝante.)
Ĉu vi kuraĝas?…

LUCIFERO
      Lasu la kanajlon.

ADAMO
Nu, do ni iru. Kial plu rigardi,
kiel la hom’ degradas sin je besto?

LUCIFERO
Ha, jen do, kion mi delonge serĉas!
Ĉi tie ni senĝene povos gaji.
La piedbruo, la rideg’ sovaĝa,
la flagro de la fajro bakĥanala,
kiu flamigas ĉiujn vangojn ruĝaj,
miraĝo fola super la mizero,
ĉu ĝi ne estas bela?

ADAMO
      Min ĝi naŭzas.
(Dume ili aliris la dancantojn. Du almozuloj venas kverelante.)

UNUA ALMOZULO
Mia la lok’! Jen la permespapero.

DUA ALMOZULO
Indulgu min, aŭ de malsat’ mi mortos.
Mi estas du semajnojn senlabora.

UNUA ALMOZULO
Eĉ vera almozul’ do vi ne estas?
Fi, ĉarlatan’, mi vokos policanon!
(La dua almozulo, forflankumas, la unua okupas sian lokon.)
Je la kvin vundoj Kristaj, donu almozon
al suferant’, sinjoroj karaj, donu!
(Iu soldato prenas for de metihelpisto ties dancantinon.)

SOLDATO
For, kamparan’, aŭ - ĉu vi eble kredas,
ke eĉ vi estas iu?

METIHELPISTO
      Se vi tion
ne kredas, tuj vi spertos ja!

DUA METIHELPISTO
      Eh, cedu,
li havas la potencon kaj la gloron.

UNUA METIHELPISTO
Kial disdegnon do li superverŝas,
se li hirude suĉas nian sangon?

PUBLIKULINO (Kantante.)
La orpomon eĉ de drako
prenis la hero-atako.
Drakojn oni plu ne vidas,
ruĝa roz’ ankoraŭ ridas.
Estas stulte ĝin admiri
kaj pro timo ne deŝiri.
(Ŝi premas sin al junulo.)

LUCIFERO (Dronante en observado de la amuziĝantoj.)
Ĉi koketeco, vidu, al mi plaĉas,
ne kaŝu la riĉul’ sian trezoron!
Ferkesto, kiun avarul’ sidaĉas,
povas enteni sablon kaj ne oron.
Kortuŝas la ĵaluzo de ĉi bubo:
la okulmovon de l’knabin’ li gardas,
valora la momenton li rigardas,
kvankam li scias, sed sen ĝeno zorga,
ke jam alian ŝi brakumos morgaŭ.

ADAMO (Al iu muzikisto.)
Hom’, kial vi la arton tiel traktas?
Ĉu plaĉas al vi, kion vi ludaĉas?

MUZIKISTO
Ho, kiel plaĉus? Ege min turmentas
ĝin ludi tag’ post rago, vidi kiel
oni ĝojhurle ĉe ĝi amuziĝas;
eĉ sonĝe hantas min ĉi bru’, sed vivi
mi devas kaj alion mi ne scias.

LUCIFERO (Ankoraŭ dronante en la observado.)
Ho, kiu do supozus tiel belan
prudenton pri la junularo flirta?
Tiu knabino scias, ke ne lastan
plezuron ŝi dum sia vivo ĝuas,
kaj, dum ŝi kisas, serĉas jam okule
amanton novan. - Infanaro kara,
ja estas al mi ĝojo senkompara,
ke vi, ridete, tiel por mi penas.
Per kulpo kaj mizero mi vin benas.

DUA METIHELPISTO (Kantante.)
Se, purkora, post semajna
peno, gaje sidas vi
inter kantoj, vin’ kaj kisoj,
pri l’diablo ridas vi.
(Oni aŭdas la finajn akordojn de preĝejmuziko. Eva estiel burĝa knabino, kun preĝlibro kaj florbukedo en la mano, venas kun sia patrino el la preĝejo.)

VENDISTO
Ĉi tien, venu, bela junulino,
neniu povas servi vin pli ĉipe.

DUA VENDISTO
Ne kredu lin! Li havas falsan jardon,
eksmodajn varojn! Al mi, belulino!

ADAMO
Ej, Lucifer’, en tia aĉa loko
vi tenas min, dum preskaŭ senrimarke
beat’ enkarniĝinta preterŝvebas.

LUCIFERO
Tiaĵo ja ne estas io nova.

ADAMO
El la preĝej’ ŝi venas, bela, bela!

LUCIFERO
Ŝi iris tien vidi kaj vidigi.

ADAMO
Frosta ĉi moko, ŝin per ĝi ne tuŝu!
Piec’ ankoraŭ sidas al ŝi lipe.

LUCIFERO
Ho, vi piiĝas, eĉ pietistiĝas!

ADAMO
Sprit’ misa, ĉar se mia brust’ aŭsteras,
ja estas mia propra plag’. Sed mi
deziras de knabin’ naivan kredon,
ĉi sanktan poezion, ĉi muzikon
pasean, ĉi florpolvon netuŝitan.

LUCIFERO
Sed kie tiu peco da ĉielo?
Ĉar eĉ de la diablo ne pretendu,
ke li elserĉu por vi vian guston.
Sufiĉe, se li ĝin al vi havigas.

ADAMO
Kiu alia estus ol ĉi damo?

LUCIFERO
Tiel parolas ankaŭ pego vermon
kaptinta. Ĝi ĵaluze disrigardas,
ĝin kredas la plej bona manĝ’ de l’mondo;
dum la kolombo vidas ĝin naŭzate.
La homo, tiel same, ofte sian
beaton tiuloke trovi sentas,
kie alian la infer’ turmentas.

ADAMO
Ho kia digno, kia virga ĉarmo,
mi kvazaŭ ne kuraĝas proksimiĝi.

LUCIFERO
Kuraĝon! Vi ĉe damoj ne novicas.
Se ni ŝin pesos, eble ŝi vendiĝos.

ADAMO
Psit!

LUCIFERO
      Nu, pli kare eble ol aliaj.
(Dume junulo modeste paŝas al Eva kaj transdonas al ŝi koron el mielkuko.)

JUNULO
Fraŭlin’, mi petas vin, akceptu kore
el mia mano ĉi foirdonacon.

EVA
Arturo, vi afablas min memori!

PATRINO
Delonge ni ne vidis vin. Do kial?
(Ili interparolas mallaŭte. Adamo ekscitite rigardas ilin, ĝis la junulo foriras.)

ADAMO
Ĉi nematura knab’ do havus, kion
vane sopiras mia vira koro?
Kiel intime flustras ŝi, ridetas,
kaj eĉ mansignas post li, ho turmento!
Mi alparolos ŝin.
(Li proksimiĝas al Eva.)

PATRINO
      Ja riĉaj la
gepatroj de Artur’, sed mi ne scias,
kiel ili rigardas ĉi rilaton.
Do ankaŭ la rivalon ne ignoru,
kiu vin ĵus surprizis per bukedo.

ADAMO
Permesu, miaj damoj, akompanon,
ke io vin ne trafu en tumulto.

EVA
Impertinento!

PATRINO
      For, vi altrudulo!
Ĉu tia vi rigardas ŝin, al kiu
jam ĉiu povas diri belajn vortojn?

ADAMO
Ĉu eblus diri do aliajn? Tia
mi sonĝis ja la virinidealon!

PATRINO
Vi povas sonĝi, kio al vi plaĉas.
Sed ja, por kiu floros ŝiaj ĉarmoj,
ne povas esti tia sentaŭgulo.
(Adamo staras en embaraso. Ciganino paŝas al Eva.)

CIGANINO
Ho ĉarmulino, mondmirakla bril’,
montru maneton blankan. Mi klopodos
rakonti, kiel sortfavoroj mil
la vivon al vi plej beata brodos.
(Rigardante en ŝian manplaton.)
Fianĉo bela baldaŭ kaj feliĉo,
infanoj belaj, sano, granda riĉo!
(Ŝi ricevas monon.)

LUCIFERO (Montrante al Adamo.)
Nun, franjo, ankaŭ l’sorton de l’kunulo.

CIGANINO
Ne klara bildo - ĉu malsat’ aŭ ŝnuro.

ADAMO (Al Eva.)
Do ne rifuzu tiel min. Mi sentas,
ke via kor’ estas por mi kreita.

EVA
Patrino, help’!

PATRINO
      Mi vokos policanon,
se vi ne cedas.

EVA
      Lasu lin, li eble
saĝiĝos, Li nenion mavan faris.
(Ili foriras.)

ADAMO
Ho sankta poezio, ĉu jam tute
vi malaperis el ĉi proza mondo?

LUCIFERO
Ne, tute ne! Do kio estis tiu -
bukedo kaj la danc’ kaj mielkuko
kaj laŭbo? Nur ne delikatu tiom,
vi trovos ja sufiĉan iluzion.

ADAMO
Kiom valoras, se la profitemo
kaj gajnavido flankumadas ĉie?
Nenie alta altruisma sento.

LUCIFERO
Troviĝas ankaŭ tiu en lernobenkoj,
kie la viv’ ankoraŭ ne mastrumis.
Jen venas ĝuste kelkaj tiaj buboj.
(Kelkaj studentoj venas promenante.)

UNUA STUDENTO
He, gaje, knaboj! Post ni jam la ŝimo!
Nun ion bravan ĝui jam ni povos.

DUA STUDENTO
For al la kampoj! Naŭzas min la urbo,
la ord’ limita, la ŝakrema mondo.

TRIA STUDENTO
Kvereli ni kun iu provu! Tio
estas amuzo vira kaj ekscita.

UNUA STUDENTO
Ni ŝiru for knabinojn el la sino
de la soldatoj - estos tuj milito.
Poste, kun ili, en la verdon! Monon
por iom da biero kaj muziko
ni havas. Kaj ni gajos ĝisvespere
ruĝvange, triumfsente kiel princoj.

KVARA STUDENTO
Ho, estas glore ĝeni la filistron!

UNUA STUDENTO
Fortigi ĉenojn de federo nia,
kaj amuziĝi laŭ la pov’, ĝis foje
okupos - entuziasme pri l’patrujo -
pli noblajn kampojn nia energio.
(Ili foriras.)

ADAMO
Ĉarma vidaĵ’ en plata mondo. En ĝi
mi sentas ĝermon de pli belaj tempoj.

LUCIFERO
Vi vidos disvolviĝi tiun ĝermon
post la deskuo de l’lerneja polvo.
La du venantaj fabrikposedantoj
junaĝe estis kiel tiuj knaboj.
(Du fabrikposedantoj venas interparolante.)

UNUA FABRIKPOSEDANTO
Vane, mi ne eltenas konkurencon.
Nur la pli ĉipajn varojn volas ĉiuj.
Mi devas jam korupti la kvaliton.

DUA FABRIKPOSEDANTO
La laborpagon malpliigu do.

UNUA FABRIKPOSEDANTO
Maleble, jam ribelas nun, ke ili
ne povas plu vivteni sin, la hundoj.
Kaj estas io vera en la plendo.
Sed kiu ilin petis do, ke ili
edziĝu kaj generu ses infanojn?

DUA FABRIKPOSEDANTO
Pli forte do ni devas ilin jungi:
ili laboru dum la duonnokto.
Sufiĉas dormi la duon’ al tiu,
al kiu estas evitinde sonĝi.
(Ili foriras.)

ADAMO
For ilin! Kial do vi ilin montris?
Sed diru, kie tiu knabineto.
Ho, Lucifer’, nun montru vian povon,
ke ŝi aŭskultu min.

LUCIFERO
      Eĉ Lucifer’ ne
malŝparas sin por tia neniaĵo.

ADAMO
Por vi nenio, por mi tuta mondo.

LUCIFERO
Do havu ŝin. Sed limu viajn sentojn,
ne timu la mensogon, laŭ demandoj
respondu, kaj ŝi falos viajn brakojn.
(Laŭte, por ke ekaŭdu la ciganino subaŭskultanta malantaŭ ili.)
Mylord, vi vidas, kiel ĝene estas
miksiĝi en popolon inkognite.
Nin paŝ’ post paŝ’ ofendo nova trafas.
Se l’pleb’ konjektus, ke kvar niaj ŝipoj
hodiaŭ venos rodon el Hindujo,
alie ĝi akceptus nin.

ADAMO
      Verŝajne.

CIGANINO (Flanken.)
Malkovro! Ĝi valoras belan sumon.
(Al Adamo.)
Por unu vort’, mi petas. Vi kaŝiĝis,
kaj mi vin punis per la antaŭdiro.
Ĉar ne ekzistas antaŭ mi sekreto,
delonge kun Satan’ mi kamaradas.

LUCIFERO (Flanken.)
Nu, tion mi bezonus, olda haŭto.

CIGANINO
Alvenos viaj ŝipoj jam hodiaŭ.
Sed, kio estas multe pli ĝojiga,
knabino bela je vi sopiradas.

ADAMO
Kaj kiel gajni ŝin?

CIGANINO
      Vi ŝin jam gajnis.

ADAMO
Ŝi ja rifuzis min.

CIGANINO
      Nu, ĝuste tial.
Ŝin baldaŭ portos al vi la destino,
memoru vortojn de divenistino.
(Ŝi foriras.)

ADAMO
Vin, Lucifer’, superas ĉi monstrinjo.

LUCIFERO
Merito brila! Mi ĝin ne pridubas,
Nun lokon de l’diablo ŝi okupas.
(Ĉarlatano sur ĉaro ĉe trumpetsono, ĉirkaŭate de popolamaso, venas kaj haltas meze de la scenejo.)

ĈARLATANO
For el la vojo, estu riverencoj!
Griziĝis mia kapo pro l’sciencoj,
dum mi, sen lac’, eĉ nokte ne ripozis
kaj la trezorojn de l’natur’ elfosis.

ADAMO
Kia mirinda frenezul’ li estas?

LUCIFERO
Nu, la scienco, kiu ĉarlatanas
por povi vivi, kiel dum vi mem
doktumis, sed nun pli da bru’ necesas
ol tiam.

ADAMO
      Mi neniam tiagrade
ĝin faris, hont’ al li!

LUCIFERO
      Kion li faru?
li timas kaj eviti volas tion,
ke sur tombŝtono lia skribe staru:
Ex gratia speciali
mortuus in hospitali,
se fine, oferinte noktan-tagon
por aliuloj, petus li la pagon.

ĈARLATANO
Por bono de la homoj mi klopodis,
kaj jen nun la rezulto glorrikolta,
jen boteleto da viveliksiro!
De ĝi juniĝas la malsana, olda.
Jen kion prenis grandaj faraonoj,
jen de Tankredo la trinkaĵ’ magia,
jen beligil’ uzata de Helena,
de Kepler la volum’ astrologia!

ADAMO
Vi aŭdas, kion vendas li? Ni serĉas
la lumon en futur’, li en antikvo.

LUCIFERO
Ne estas respektata la nuntempo,
kiel en dormoĉambro la granduloj,
aŭ post dek jaroj la edzin’, sur kiu
ni scias, kiom la somermakuloj.

ĈARLATANO
Aĉetu do, ne pentos, kiu prenos,
tia okaz’ ne estis kaj ne venos.

EL LA AMASO
Nu, donu do! - Al mi el ĉiu speco!
Aĉeto bona! - Tre valora peco!

LUCIFERO
Jen, kvankam la popolo plu ne kredas,
miraklojn plu avide ĝi aĉetas.
(Eva revenas kun sia patrino. La ciganino ŝin sekvas flustrante.)

EVA
Paroloj vanaj, ni jam konas vin.

CIGANINO
Ĉielon mi ne venu, se ne vero!
Ĉi moŝto tiel al vi enamiĝis,
li jam hodiaŭ prenos vin maitresse.
Vi loĝos kiel princedzin’; al balo,
teatro vi veturos kvarĉevale.

PATRINO
Se bone pesas ni, centoble pli
valoras tio, ol edzine velki
en stinka laborej’ de ŝuistaĉo.

CIGANINO
Jen, tie li. Jen kiel li vin serĉas.

EVA
Ne bele, ke li min jam ne ekvidis.
Belformaj manoj… jes… sinten’ nobela.

PATRINO
Eĉ la kunul’ ne tuŝas min malbone,
kvankam hoknaza, kurbakrura, tamen
sinjoro aĝa, tiel respektinda!
Filin’, mi iras. Mi plej bone helpas,
se mi vin lasas solaj por tempeto.

CIGANINO (Al Adamo.)
Nu, jen la bela! Kiel vin sopiras!

ADAMO
Mi flugas al ŝi, flugas plezurege!

CIGANINO
Sed ankaŭ l’perantinon ne forgesu!

LUCIFERO (Donas al ŝi monon.)
Jen de l’kunulo mon’, de mi manpremo.

CIGANINO (Krietante.)
Hu, dura man’!
(Ŝi foriras.)

LUCIFERO
      De ĝi voluptus vi,
se vi estus, kion ludas vi, oldaĵo.

EVA (Al Adamo.)
Foirdonacon eble vi aĉetus.
Jen kiel sin proponas beligilo.

ADAMO
La junulina sorĉ’ de viaj vangoj
estas ja beligilo senkompara!
(Dume la ĉarlatano foriras.)

EVA
Ha, tre afable!

ADAMO
      Ne hontigu min.
Al via bela kol’ mi plektos perlojn
kaj diamantojn, ne por ĝin ornami,
sed ke sur lok’ plej inda ili brilu.

EVA
Mi vidis tie juvelistojn, sed
tio ne estas por knabin’ malriĉa.

ADAMO
Do ni rigardu.

LUCIFERO
      Estas superflue.
Juvelojn belajn havas mi okaze.
(Li transdonas juvelojn, kiujn Eva rigardadas kun granda ĝojo kaj alprovadas.)

EVA
Ho, belaj! Kiel oni min envios!

ADAMO
Sed tiu koro! Mi plu ĝin ne vidu!

EVA
Nu, mi forĵetos ĝin, se ĝi vin ĝenas.
(Ŝi forĵetas ĝin.)

LUCIFERO
Tre ĝuste, mi surtretos ĝin.
(Li surtretas.)

EVA
      Ha, kio?
Ĉu sonis veo, aŭ mi halucinas?
(Dume oni portas en ĉaro kondamniton tra la scenejo. La popolo tumultas post li.)

EL LA AMASO
Rapide! - Jen, poltrona, ja mi diris! -
Eĉ nun li spitas! - Nur post lin. - Antaŭen!

ADAMO
Kial ĉi bruo, ĉi tumulto granda?

EVA
Oni pendigos iun. Kiel bone,
ke ni ĉeestas! Iru ankaŭ ni!
Tiel ekscitas tio min, kaj estas
okazo brili kun juveloj miaj.

ADAMO
Kion la povra kulpis?

EVA
      Mi ne scias.

LUCIFERO
Egale ja, sed mi al vi rakontos.
Longe li en Lovel-fabrik’ laboris,
venenan plumbon tie enspiradis,
en hospitalon venis por semajnoj,
mizer’ vizitis ĉe edzino lia,
bonkora, juna estis fil’ de Lovel,
ili sin trovis kaj forgesis ĉion. -

UNUA LABORISTO
Kompan’, kuraĝe! Vi martire elsangos!
Inter ni brilos via nomo glore!

LUCIFERO
Saniĝis li, ne trovis la edzinon,
sen vaka lok’ laboron vane petis,
ribelis, eĉ minaci li kuraĝis,
respondis fil’ de Lovel per survango,
tranĉilon trafis la damnit’ - kaj jen nun
portiĝas. Olda Lovel freneziĝis.
(Ĉe la lastaj vortoj venas Lovel kun melankolio de frenezo.)

LOVEL
Ne, vi mensogas. Mi ne freneziĝis.
Ĉu ne komprenas mi, kion la vundoj
de l’filo flustras? Prenu la sennombrajn
trezorojn! Jen! Sed faru, ke mi plu ne
komprenu ĝin. Prefere freneziĝi!

TRIA LABORISTO
Ne timu, iam estos vi venĝita!

UNUA LABORISTO
Nur firme! Ili estas la krimuloj!
(La kondamnito kaj la akompanantaro foriras.)

ADAMO
Ne hantu min, vidaĵo cerbfrostiga!
Ĉu iu diros, kiu do pli kulpas?
Ĉu eble sole la socio? Kie
ĝi putras, tie kreskas kulp’ abunde.

LOVEL
Jes, la socio! Prenu la riĉaĵojn,
nur diron de la vund’ mi ne komprenu.
(Li foriras.)

EVA
Ni iru, iru, ni ne havos lokon!

ADAMO
Dank’, Sorto, ke juĝisto mi ne estas.
Facile fari leĝojn sur kanapo,
facile juĝas supraĵul’, sed kiel
penege, kiu l’koron ekzamenas,
konsiderante ties ĉiun sulkon.

LUCIFERO
Neniam tiel ja proces’ finiĝus.
Neniu faras mavon, ĉar ĝi mavas,
eĉ la diablo citas rajtigilojn,
kaj ĉiu sian kredas la plej forta.
La jursciencul’ distranĉas tiun nodon
konfuzan, kies fadenetojn ja
ne malimplikus eĉ mil filantropoj.
(Dume ili venis al la Tower, en kies unu niĉo staras sankta bildo.)

EVA
Amiko, nur momenton. Mi almetos
bukedon mian al ĉi sankta bildo.

LUCIFERO (Flustre.)
Ne lasu ŝin, ne lasu, aŭ ni finis.

ADAMO
Infan’ senkulpa, - mi ŝin ne malhelpos.

EVA
Mi kutimiĝis, jam de infanaĝo,
memori tiun bildon preterire.
Min ankaŭ nun tre bone tuŝas tio.
Farite tuj, kaj ni kompensos kure
la prokrastiĝon.
(Ŝi fiksas la bukedon apud la bildo, sed tiu subite forvelkas, la juveloj ruliĝas de ŝia kolo kaj brako, ŝanĝiĝante en lacertojn.)
      Kio do, pro Dio?

LUCIFERO
Mi vane vin avertis. -

EVA
      Helpon, helpon!

ADAMO
Trankvilon, kara, la popol’ atentas.
Juvelojn havos vi miloble riĉajn.

EVA
For de mi! Help! Indulgon! Sorĉtrompistoj
kaj turpa olda sorĉistino tiel
min, la knabinon virtan, malhonoris.
(La popolo komencas denŝiĝi ĉirkaŭe. La ciganino venas kun policanoj.)

CIGANINO
Ĉi tie ili devas esti. Falsajn
monerojn ili donis. Je hidrargo
tiuj fandiĝis en la mano.

LUCIFERO
      Eble
la mano estis falsa, ne la mono. -
Adam’, plu resti estas iom ĝene.
(Ili malaperas en la Tower, kaj, dum sube pliiĝas la amasiĝo kaj konfuzo, ili reaperas sur la supro de la bastiono.)

ADAMO
Jen, ree mi trompiĝi devis do.
Mi kredis, ke sufiĉos forfaligi
la spektrojn de l’paseo kaj liberan
konkuron almiliti por la fortoj.
El la maŝin’ mi ĵetis la ĉefŝraŭbon,
kiu kuntenis ĝin, la pietaton,
kaj ĝin mi ne kompensis per pli forta.
Ho, ĉu konkuro? - kiam iu staras
kun glavo kontraŭ l’adversulo nuda?
Ĉu sendependo, kiam mil malsatas,
se ili jugon por fortul’ ne tiras?
Ĝi estas hundbatalo super osto!
Mi volas vic’ al ĝi socion, kiu
ŝirmos, ne punos, spronos, ne teruros,
kiu per fort’ komuna kunefikos,
kian imagas al si la scienc’ kaj
pri kies ord’ la menso gardoturos.
Ĝi venos ja, mi sentas, certe scias…
Min gvidu, Lucifer’, al tiu mondo!

LUCIFERO
Ho vanta hom’, ĉar per okuloj feblaj
vi vidas sube nur konfuzajn grupojn,
vi kredas, ke sistem’ kaj kunefiko
jam mankas en la laborej’ de l’vivo?
Do vidu iom per spiritokuloj
de ĉiu sian produktaĵon formi,
tamen, ne por si, pita, sed ja por ni!
(Mallumiĝas. La tuta foiro ŝanĝiĝas en grupon, kiu fosas tombon meze de la scenejo, ĉirkaŭdancas tiun, dum ĉiu, unu post la alia, saltas en la tombon, jen silentante, jen post kiam li parolis.)

ĤORO
Hej, vigle! Tintu la fosilo!
Nun finu, morgaŭ jam malfruos,
kvankam ja ni eĉ post jarmilo
la verkon preta ne konstruos.
Lulil’ kaj ĉerko sin egalas,
eterne sataj-apetitaj,
kaj kiuj nun en tombon falas,
jam morgaŭ estos revekitaj.
(Eksonas funebra sonorilo.)
Jam sonorilas. Vesperhoro!
Ni finis. For do, sur kusenon!
Kiujn revekos la aŭroro,
komencu re la grandan penon!

PUPLUDISTO
Finiĝis do la farsa distro,
neamuzata amuzisto.

DRINKEJMASTRO
Malplenas jam la glaso lasta,
do bonan nokton grupo gasta!

KNABINETO
Vendiĝis violetoj miaj.
Surtombe kreskos jam aliaj.

CIGANINO
Ĉiuj scivolis la futurojn,
nun time fermas la okulojn.

LOVEL
Feliĉon ne akiris riĉo.
Nun jen senpaga trankviliĝo.

LABORISTO
Alvenis la vesper’ sabata,
mi elripozos, laborsata.

STUDENTO
El sonĝ’ min oni vekis skue.
Vin, bela sonĝ’, mi sonĝos plue.

SOLDATO
Tro fidis mi je mia bravo,
nun falas mi per aĉa kavo.

PUBLIKULINO
For mia ŝmink’, mi lacas postebrie.
Ĉi tie frostas. Ĉu pli bone tie?

LA KONDAMNITO
En polvon falu jam, katen’! Mi sentas:
alia leĝo trans ĉi sojl’ atendas.

ĈARLATANO
Ni reciproke trompis, ke ni scias,
nun, ĉe l’realo, mire ni ekkrias.

EVA
Profund’! Vi vane ĉe l’piedoj staras!
Ne kredu, ke min via nokto jugos!
En ĝin nur polvo, ternaskito falas,
mi ĝin kun aŭreolo superflugos!
Al mia hejm’ eterna montras vojon
ĝeni’ de l’amo, poezio, juno,
nur mia rido portas tere ĝojon,
tuŝante fruntojn kiel bril’ del suno.
(Sian vualon kaj mantelon faligante en la tombon, ŝi leviĝas alten en nimbo.)

LUCIFERO
Ŝin konas vi, Adam’?

ADAMO
      Ha, Eva, Eva!


VisszaKezdõlapElõre