DEKKVINA BILDO

(La scenejo ŝanĝiĝas en la palmaran pejzaĝon de la tria bildo. Adamo, ree junulo, paŝas, ankoraŭ dormebrie, el la kabano kaj mirege ĉirkaŭrigardas. Eva interne dormetas. Lucifero staras meze. Brilega suno.)

ADAMO
Vidaĵoj hidaj, kien vi forflugis!
Jen, ĉio vivas, ridas, kiel antaŭ
ol mi forlasis ĝin, dum krevis al mi
la koro.

LUCIFERO
      Vanta homo, ĉu vi volus,
ke l’ordo de l’naturo konfuziĝu,
kometo nova brilu en la nokto,
la tero tremu, ĉar pereas vermo?

ADAMO
Ĉu mi nur sonĝis do, aŭ nun mi sonĝas?
Kaj ĉu la viv’ mem estas pli ol sonĝo,
fluginta por minut’ sur materion
senvivan, por disfali kune kun ĝi?
Ho kial, kial dum moment’ konscii
por vidi la terurojn de l’neesto?

LUCIFERO
Ĉu vi lamentas? Nur malkuraĝulo
akceptas senbatale baton, kiun
eviti li ankoraŭ povus. Sed
l’eternan skribon de l’fatal’ rigardas
trankvile, senmurmure la bravulo,
nur tion rigardante, kiel rekte
sin teni eĉ sub tiu. Vidu, tia
fatal’ super la historio staras,
nur ilo estas vi, de ĝi pelata.

ADAMO
Ne, ne, mensog’! La vol’ estas libera!
Mi jam tre elmeritis por mi tion,
pri l’paradizo mi por ĝi rezignis,
Mi multe lernis el sonĝbildoj miaj,
pri multo senreviĝis, - nun dependas
de mi alie gvidi mian vojon.

LUCIFERO
Jes, se l’forgeso kaj l’esper’ eterna
ne estus federuloj de l’fatalo,
ke, dum sanigas tiu vundon, sternu
tapiŝon tiu ĉi super abismo
kaj vin instigu: cent aŭdacaj falis,
vi estos la feliĉa transsaltanto.
Sed, ĉu ne, kiel sciencul’ vi vidis
inter strangaĵoj multaj intestvermon,
kiu nur en la kat’ kaj milvo vivas,
tamen nur en la mus’ pasigi povas
sian unuan evoluperiodon.
Neniu muso estas destinita
nepre suferi katajn-milvajn ungojn,
eviti tiujn povas la singardaj,
kaj mortas olde en la hejma nesto,
sed leĝ’ neŝancelebla staras garde,
ke l’malamikoj tamen havu tiom,
kiom necesas, ke eĉ post jarmiloj
ĉi verm’ ankoraŭ vivu en la mondo.
La homoj, same, po individuo
ne estas katenitaj, sed la tuta
homgento portas siajn neprajn ĉenojn.
Kiel torent’ kuntrenas entuziasmo
nun por ĉi tio, morgaŭ jam por tio,
kaj la ŝtiparoj havos la viktimojn,
kaj estos, kiuj mokos pri l’ofero.
Kaj, kiu enregistros la ciferojn,
tiu miregos pri l’konsekvencemo
de l’sorto, kondukanta nupton, morton,
kaj kulpon, virton ĉiam proporcie,
kaj kredon, freneziĝon, memmortigon.

ADAMO
Halt! kia pens’ trafulmis mian kapon -
mi spiti povas, Dio, eĉ al vi.
La Sort’ milfoje diru: tiom vivu,
mi ridos, kaj, se plaĉas, mi ne vivos.
Ĉu mi ne sola estas en la mondo?
Jen antaŭ mi ĉi roko, sub ĝi abismo!
Unu saltego kiel lasta akto
kaj diros mi: la komedi’ - finita!
(Li iras al la roko. Eva elpaŝas tra la pordo.)

LUCIFERO
Finita, eh, finita - stulta vorto!
Ĉu ne kaj finas kaj komencas ĉiu
minuto? Tial vidis vi jarmilojn?

EVA
Adam’, kial vi vin de mi forŝtelis?
La lasta kiso estis tiel frida.
Nun zorge aŭ kolere vi mienas.
Mi timas vin…

ADAMO (Pluirante.)
      Sed kial vi min sekvas?
Kial vi gvatas ŝtele miajn paŝojn?
La vir’, la estro de la mondo havas
aliajn zorgojn krom amadoj vantaj.
Virin’ ne scias tion kaj nur ĝenas.
(Mildiĝinte.)
Kial vi do ne dormis iom plu?
Nun jam pli malfacila estos mia
ofero, kiun al futur’ mi ŝuldas.

EVA
Eĉ pli facila estos eble, se
vi aŭdos min, ĉar, kio estis duba,
nun estas certigita la futuro.

ADAMO
Kiel do?

EVA
      Ho, vi certe sereniĝos,
se mi ĝin flustros. Venu do proksimen.
Mi sentas min patrino, ho Adam’.

ADAMO (Falinte surgenuen.)
Vi venkis, Dio! Jen mi en la polvo!
Sen vi kaj kontraŭ vi mi vane luktas.
Min levu do aŭ batu, jen la brusto!

LUCIFERO
Vermo, ĉu vi forgesis vian grandon
al mi ŝuldatan?

ADAMO
      Lasu ĝin, ĝi estis
miraĝo vanta. Nun trankvilo venis.

LUCIFERO
Kaj kial, stulta in’, vi fanfaronas?
Ja via filo koncipiĝis kulpe
eĉ en Edeno, kaj li portos ĉiun
mizeron, ĉiun krimon sur la teron.

EVA
Se Dio volas, koncipiĝos iu
alia en mizer’ forviŝi ilin,
fratecon alportante en la mondon.

LUCIFERO
Ĉu vi ribelas, sklavo, kontraŭ mi?
Supren el polvo, best’!
(Li piedsvingas al Adamo. La ĉielo malfermiĝas, la Sinjoro aperas en nimbo, ĉirkaŭate de anĝeloj.)

LA SINJORO
      Spirit’, en polvon!
Ne estas grando antaŭ mi!

LUCIFERO (Kliniĝante kvazaŭ sub ŝarĝo.)
      Malbenon!

LA SINJORO
Leviĝu do, Adamo, sendeprime,
vidu, mi vin reprenas en favoron.

LUCIFERO (Flanken.)
Kiel mi vidas, familia sceno
estiĝas, bela eble por la sento,
sed mian intelekton ege tedas.
Plej bone min forŝteli.
(Li ekiras.)

LA SINJORO
      Lucifer’!
Mi havas ankaŭ por vi vortojn, restu!
Kaj filo, diru, kio vin ĉagrenas.

ADAMO
Sinjor’, vidaĵoj hidaj min turmentis,
kaj mi ne scias, kiom ili veras.
Ho diru, kia sorto min atendas?
Ĉu mia ĉio estas do ĉi strikte
limita vivo, inter kies luktoj
filtriĝas mia animo kiel vino,
ke ĝin, se ĝi klariĝis jam, vi verŝu
surteren kaj ensorbu ĝin la sablo?
Aŭ, noblan, min vi destinis por plibona?
Ĉu do progresos iam mia raso
plinobliĝante, por alproksimiĝi
al via tron’, aŭ kiel mueleja
ĉevalo, morte ĝi laciĝos kaj
sin ne trabatos el la rond’ irata?
Ĉu havos rekompencon nobla brusto,
kiun primokas pro sangfalo lia
la pitanima plebo? Ho, klarigu,
kaj mi dankege portos ĉian faton!
Per tio mi nur gajnos, - ĉi malcerto
ja estas la infero!

LA SINJORO
      Ne demandu
plu la sekreton, kiun dia mano
bonfare kaŝis de l’rigard’ sopira.
Se vidus vi, ke tere nur paseme
restadas la animo kaj eterno
atendas transe, - plu ne estus virto
suferi tie ĉi. Kaj se vi vidus,
ke sablo sorbos for animon vian,
kio vin spronus por ideoj grandaj
rezigni ĝuojn de l’moment’ pasema?
Sed - ĉar futuro tra nebul’ briletas,
se vin la pezo de l’momenta esto
fleksos, vin sento de senfino levos,
kaj se fiero vin pro tio kaptus,
vin baros lime la collonga vivo,
kaj certigitaj estas grando, virto.

LUCIFERO (Ridegante.)
Ba, vi suriras gloran karieron!
Do grando, virto - jen gvidontoj viaj:
du vortoj, kiuj enkorpiĝas nur,
se superstiĉo, antaŭjuĝo kaj
senscio staras apud ili garde.
Sed kial mi komencis ion grandan
kun hom’ knedita el sunlumo kaj
el koto, scii nana, blindi granda!

ADAMO
Ne moku min, ne moku, Lucifer’!
Kreaĵon puran de scienco via
mi vidis: tie al mi estis froste.
Sed, ho Sinjoro, kiu min subtenos,
por ke mi restu sur la ĝusta vojo?
Vi prenis de mi la gvidmanon, kiam
la pomon de la scio mi gustumis.

LA SINJORO
Vi havas brakojn fortajn, koron alte,
senfina spac’ invitas vin labori.
Se vi atentos, voĉ’ al vi sonoros
senĉese, jen averte, jen instige.
Obeu ĝin! Kaj se mutiĝos inter
bruoj de l’viv’ agema la ĉielvoĉo,
l’animo pura de l’virino febla,
pli dista de la marĉ’ de l’interesoj,
ekaŭdos ĝin, kaj tra korvejno ŝia
je kant’ kaj poezio ĝi filtriĝos.
Kun tiuj du helpiloj apud vi
ŝi staros kaj en plago kaj en feliĉo,
ĝenio ridetanta, konsolanta. -
Kaj, Lucifer’, vi, ankaŭ ja ĉenero
en mia Univers’, funkciu plu.
Via obstina neo, frida scio
estu en ĝi fermento ekboliga.
Kaj eĉ se ili por moment’ ŝancelos
la homon, ja negrave, - li revenos.
Sed via pun’ senfina estos vidi,
kion detrui vi deziras, kiel
la novan ĝermon de la bel’ kaj noblo.

ĤORO DE ANĜELOJ
Granda penso, ke libere
kulpon, virton ni elektas,
tamen scias ni, ke ŝilde
Dia graco nin protektas.
Agu do, kaj vin ne ĝenu,
se maldankos la popolo,
ne al dank’ en granda ago
celu, sed al memvaloro,
ĉar vi hontus ne agante.
Kaj pro l’hontkonscio devas
aĉa hom’ fiksiĝi tere,
bravan ĝi al Dio levas.
Sed sur via vojo alta
ne blindigu vin eraro,
ke por glor’ de Dio agas
ĝuste vi per via faro,
kaj al Dio, kiel ilo
providenca, vi necesas,
eĉ, honoras vin, se al vi
por Li agi Li permesas.

EVA
La kanton mi komprenas, dank’ al Dio.

ADAMO
Mi mem ĝin sentas, sekvi ĝin ne ĉesos.
Nur tiu fin’, se tiun mi forgesos!

LA SINJORO
Mi diris, luktu, hom’, kaj firme fidu!


VisszaKezdõlap