DUA BILDO

(En la paradizo. Meze la arboj de la scio kaj de l’eterna vivo. Adamo kaj Eva venas, diversaj bestoj ilin ĉirkaŭas kun milda konfidenco. Tra la malfermita ĉielpordo elradias glorlumo, kaj aŭdiĝas softa harmonio de anĝelĥoroj. Plenbrila suno.)

EVA
Ha, vivi, vivi: kiel dolĉe, bele!

ADAMO
Kaj esti ĉef’ kaj estro super ĉio!

EVA
Kaj senti, ke nin oni prizorgadas,
kaj sole dankon flustri por la tuto
al tiu, kiu donas ĉi plezurojn.

ADAMO
Dependi ŝajnas al vi vivprincipo. -
Sed mi soifas, Eva: Jen, ĉi fruktoj
kiel allogas.

EVA
      Mi deŝiros unun.

LA VOĈO DE L’SINJORO
Halt’, halt’, la tutan mondon mi donacis
al vi, sed gardu vin de ĉi du arboj!
Spirit’ alia gardas ties fruktojn,
per mort’ pereas kiu ilin ĝuas.
Jen, tie ruĝas vinberaro dolĉa,
jen, milda ombr’ allogas vin ripozi
en varm’ sufoka de l’tagmez’ brilega.

ADAMO
Ordon’ miriga, sed ĝi ŝajnas grava.

EVA
Kial ĉi arboj la plej belaj do, kaj
kial tabuaj ĝuste ili?

ADAMO
      Kial
bluas ĉielo, verdas bosk’. Sufiĉu,
ke tiel estas. Venu post mi, Eva.
(Ili sidiĝas en laŭbo.)

EVA
Al brust’ kliniĝu, kaj mi vin ventumos.
(Granda ventmuĝo. Lucifero aperas inter la branĉoj.)

ADAMO
Ha, kio, Eva? Tian mi ankoraŭ
ne aŭdis. Kvazaŭ fremda malamika
potenco nin atakus.

EVA
      Ho, mi tremas.
Eĉ la sonor’ ĉiela eksilentis.

ADAMO
Sur via brusto mi ĝin kvazaŭ aŭdas.

EVA
Kaj mi, se la glorlum’ paliĝas supre,
ĝin trovas en okuloj viaj, kara.
Ja kie mi ĝin trovus ekster vi?
Min kreis propre nur deziro via,
kiel la luminunda sun’ majesta,
por en la univers’ ne soli, farbas
sin laŭ kolor’ de l’akvo kaj karese
kun tiu ludas, ĝojas esti duope,
forgesas grandanime, ke nur pale
tiu spegulas ĝian fajron propran,
kaj kune kun ĝi neniiĝus tuj.

ADAMO
Ne diru, Eva, ne hontigu min.
Kio do estus voĉ’ sen komprenanto,
radio sen kolor’ ĝin spegulanta,
kaj kio mi, se kiel son’ en eĥo,
kaj lum’ en floro, ne burĝonus mia
estaĵo en vi je pli bela esto,
en kiu min mem ami povas mi?

LUCIFERO
Kial plu aŭdi ĉi dolĉumon molan? -
Mi min deturnos, aŭ la hont’ min trafos,
ke l’fride kalkulanta intelekto
envios la infanan sentimenton.
(Birdeto ekkantas sur proksima branĉo.)

EVA
Adam’, aŭskultu, ho, ĉu vi komprenas
la kanton de ĉi fola amanteto?

ADAMO
La zumon de la rojo mi aŭskultis,
kaj trovis, ke ĝi kantas tiel same…

EVA
Ho kara, kia harmoni’ mirinda:
diversaj sonoj, unu sama senco!

LUCIFERO
Ĉu plu prokrasti? Ek jam, al laboro!
Pereon ĵuris mi pri ili, estu!
Kaj tamen, mi denove haltas dube.
Ĉu per armil’ alloga de la scio
kaj ambicio mi ne vane luktos,
se ilin du azile ŝirmas kaj
iliajn korojn gardas de laciĝo
kaj la, falinton levas tuj ĉi sento?
Sed ĉu mediti? Gajnos, kiu riskas!
(Nova ventmuĝo. Lucifero aperas al la timiĝanta homparo. La glorlumo sombriĝas. Lucifero ridegas.)
Kial vi miras?
(Al Eva, kiu time ekkuras.)
      Haltu, graciulino,
momenton restu, lasu vin admiri.
(Eva baltas kaj iom post iom rekuraĝiĝas.)
(Flanken.)

Jen la model’ milfoje revivonta.
(Laŭte.)
Adam’, vi timas?

ADAMO
      Ĉu vin, ulo aĉa?

LUCIFERO
(Flanken.)
Bona praul’ por la virgento fiera!
(Laŭte.)
Saluton, spirit-frato!

ADAMO
      Kiu vi estas?
Ĉu vi de supre venis aŭ de sube?

LUCIFERO
Laŭ via plaĉ’. Egalas ĉe ni tio.

ADAMO
Ne sciis mi, ke krom mi estas homo.

LUCIFERO
Ho, estas multe, kion vi ne scias
kaj ne ekscios. Ĉu por tio kreis
el polvo vin la pia maljunulo,
ke li dividu kun vi sian mondon?
Vi laŭdas lin, kaj li vivtenas vin,
li diras: prenu tion, timu tion,
vin gvidas, gardas kiel lanan beston.
Konscii? Tion ja vi ne bezonas.

ADAMO
Konscii? Ĉu mi ne konscias do?
Ĉu mi ne sentas la sunvarmon benan,
la dolĉan ĝojon de l’ekzisto kaj
de mia Dio la senliman bonon,
kiu min faris estro de la tero?

LUCIFERO
Ĉi-same pensas ankaŭ la vermeto,
kiu la frukton antaŭ vi formanĝas,
aŭ l’aglo, kiu al birdet’ sin ĵetas.
Ja kio pli nobligus vin ol tiujn?
Nur fajrereto en vi lumetanta,
ekmoviĝeto de senlima forto,
kiel la poaj ondoj de l’rivero,
momenton ekbrilante, refaladas
sur grizan fundon de l’fluej’ komuna. -
Jes, estus unu ja, la penso, kiu
en via senkonscia sin’ krepuskas:
ĝi farus vin plenaĝa, konfidante
vin mem elekti inter bon-malbono,
aranĝi vian sorton proprapove,
Ĝi el sub la providenc’ vin liberigus…
Tamen, pli bone estas eble al vi
nur vegetadi kiel sterka vermo
en mola sin’ de via eta rondo
kaj ĉesi kune kun la viv’ senscie.
Komforte ja en kredo trankviliĝi;
noble, sed peze stari proprapiede.

ADAMO
Grandegaj vortoj! Mia kap’ turniĝas.

EVA
Min ili ravas! Belaj, novaj diroj!

LUCIFERO
Sed eĉ la scio sola ne sufiĉas.
Por realiĝi en majestaj faroj,
ja ankaŭ senmortecon ĝi bezonas.
Por kio taŭgas la collonga vivo?
Jen kiajn povojn ĉi du arboj tenas,
de kiuj la kreinto vin forĉenas.
Per unu, scion kiel Dio vi havos,
per dua, eternjuna ĉarm’ vin ravos.

EVA
Tamen kruelas ja kreinto nia!

ADAMO
Sed se vi trompos nin?
(La glorlumo iom pliheliĝas.)

ĈIELA ĤORO
      Ve al vi, mondo,
pra-Neo tentas.

VOĈO DE L’SINJORO
      Homo, gardu vin!

ADAMO
Ha, kia voĉo!

LUCIFERO
      Vento skuas branĉojn:
Ĉiu element’!
Helpu en la tent’,
ke al vi haviĝu
la homa gent’!
(Ventatako. - La glorlumo malheliĝas.)
Jen miaj arboj.

ADAMO
      Kiu do vi estas?
Vi ŝajnas tia, kiaj estas ni.

LUCIFERO
Rigardu aglon supre inter nuboj,
rigardu talpon sube terfosantan:
alia horizonto zonas ĉiun.
La spiritlando estas ekster via
vidpovo, kaj la hom’ por vi plejaltas.
Por hund’ ja estas hund’ la idealo,
ĝi vin honoras, se ĝi vin akceptas
kunulo. Sed kiel vi ĝin subtaksas
kaj staras kiel fato super ĝi,
ŝutante sur ĝin, kvazaŭ dio, damnon
aŭ benon, - tiel al vi subrigardas
ni, fieruloj de l’spirita lando.

ADAMO
Ĉu unu do el tiuj estus vi?

LUCIFERO
Jes, plej potenca inter la fortuloj.
Mi staris tie, ĉe la tron’ de Dio,
partoprenant’ en lia gloro pleja.

ADAMO
Kial vi do en la ĉiel’ ne restis,
sed venis al ni en ĉi polvomondon?

LUCIFERO
Jam tedis tie min la loko dua,
regula viv’ de monoton’ enua,
Naiva ĉielĥoro, infanvoĉe
laŭdanta ĉiam ĉion senriproĉe.
Disharmonio venu, malkonkordo
por nask’ de nova mondo, nova forto,
kie l’anim’ en solo grandon havas,
kien min sekvi povas, kiu bravas.

ADAMO
Ja diris Dio: li nin punos, se
ni iros alivoje, ol li fiksis.

EVA
Kial li punus? Se ni fiksis vojon,
laŭ kiu iri li de ni deziras,
li ankaŭ kreis tiel nin, ke kulpa
inklino nin ne tiru aliflanken.
Aŭ kial sur abisma rand’ li lokis
nin, vertiĝemajn, kun destin’ damniĝa?
Kaj se la kulpo estas same inter
projektoj liaj, kiel inter tagoj
serenaj la tempesto, kiu diros
ĉi tiun do pli kulpa, ĉar ĝi bruas,
ol tiujn, ĉar vivige ili varmas?

LUCIFERO
Jen, venis la unua filozofo.
Vin sekvos longa vic’, fratinjo bela,
sur centmil vojoj same diskutante.
Frenezulejon multaj erarvojos,
tim’ reŝancelos multajn, kaj neniu
atingos rodon. Lasu la cerbumon!
Ja ĉiu aĵo havas tiel multajn
kolorojn: kiu ilin traobservis,
eĉ malpli scias ol unuavide.
Morto de l’ago estas rezonado.

EVA
Mi do deŝiros unun el la fruktoj.

ADAMO
Ĝin la Sinjor’ malbenis.
(Lucifero ridegas.)
      Sed deŝiru!
Do falu sur nin, kio fali devas,
ni havu scion kiel Dio!
(La pomon de la scio gustumas antaŭe Eva, poste Adamo.)

EVA
      Krome
eternan junon.

LUCIFERO
      Venu, venu do,
jen, jen la arbo de la senmorteco,
rapidu jam, rapidu!
(Li tiras ilin al la alia arbo. Kerubo, kun flamanta glavo, baras al ili la vojon.)

KERUBO
      For, kulpuloj!

VOĈO DE L’SINJORO
Adam’, Adam’, vi do forlasis min,
mi ankaŭ vin. Jam vidu, kiom vi
valoras sola.

EVA
      Ho ve, ni pereis.

LUCIFERO
Ĉu vi senkuraĝiĝis?

ADAMO
      Ja ne kredu!
Estas nur frostotremo de vekiĝo.
For, for, virino, ien ajn. Dezerta
kaj fremda estas al mi jam ĉi loko.

ĈIELĤORO
Ho ploru fratajn larmojn de sufero,
mensog’ triumfas kaj pereis Tero.


VisszaKezdõlapElõre