TRIA BILDO

(Belega pejzaĝo ekster la paradizo. Eta plumpa lignokabano. Adamo batas en la teron blokojn por barilo. Eva konstruas laŭbon. Lucifero.)

ADAMO
Jen mia hav’! Anstataŭ l’granda mondo
jen estos mia hejmo. Mi ĝin regos,
defendos de l’nocemaj bestoj kaj
devigos ĝin, ke por mi ĝi produktu.

EVA
Kaj laŭbon faros mi, similan al la
antaŭa; tiel mi resorĉos por ni
l’Edenon perdiĝintan.

LUCIFERO
      Grandajn vortojn
vi diris. La propraĵ’ kaj familio:
jen du movantoj de la mond’, el kiuj
ĉiu volupto kaj turment’ elĝermos.
Senĉese kreskos tiuj du, ĝis ili
fariĝos industrio kaj patrujo:
naskanta par’ de ĉio bela, nobla,
kaj formanĝonta la infanojn proprajn.

ADAMO
Parol’ enigma… Vi promesis scion.
Por ĝi l’instinkt-volupton mi rezignis,
ke, kvankam inter luktoj, mi grandiĝu,
kaj… la rezulto?

LUCIFERO
      Ĉu vi ĝin ne sentas?

ADAMO
Mi sentas: kiel Dio min forlasis,
puŝante, malplenmanan, en solecon,
mi same lin! Nun mia propra dio
mi iĝis. Kion mi elluktas, rajte
posedas mi. Jen mia fort’ kaj fiero.

LUCIFERO (Flanken.)
Nun al la ĉiel’ vi spitas, vanta pup’!
Ni vidos vin sub fulmgraveda nub’.

EVA
Fiero mia sola estas nur,
ke mi fariĝos la patrin’ de l’mondo.

LUCIFERO (Flanken.)
Ideo glora de l’virin-animo:
la eternigo de mizer’ kaj krimo.

ADAMO
Kaj kion al li danki? Nuran eston?
Ja tiu, se ĝi indas sian ŝarĝon,
nur fruktas el klopodo mia propra.
Plezuron, kiun donas gluto da akvo,
mi devas elmeriti soifbrule,
la prezo de la kismielo estas
la mishumoro, kiu post ĝi sekvas.
Sed kvankam ĉiuj kroĉoj de la danko
defalis, kvankam iĝis mi libera
por formi mian sorton mem kaj ree
detrui, kion palpe mi projektis,
por tio via help’ eĉ ne necesis,
ja farus tion mia propra forto.
Vi min ne savis de l’kateno peza,
per kiu min la korp’ al polvo ĉenas.
Mi sentas, ne sciante ties nomon,
ĉu eble nur hareto? - des pli honte -
kio l’animon fieran al mi baras.
Mi saltus, kaj refalas mia korpo,
okul’, orelo servi min rifuzas,
se malproksimojn volas mi esplori.
Se alten tiras min la fantazio,
malsato min devigas humiliĝe
descendi al la materi’ tretata.

LUCIFERO
Ĉi ŝnur’ pli forta estas ol mi mem.

ADAMO
Spirito tre malforta do vi estas,
Se ĉi araneaĵo nevidebla,
ĉi neniaĵo, kiun mil estaĵoj
eĉ ne rimarkas kaj en ĝia reto
kun sento de libero saltetadas,
kaj kiun nur konjektas kelk’ elstare
altaj spiritoj, spiti povas vin.

LUCIFERO
Nur ĝi min povas spiti, ĉar ĝi estas
spirito kiel mi. Aŭ, - ĉu vi kredas,
ke, ĉar senbrue, kaŝe ĝi laboras,
ne fortas ĝi? Erar’. En ombro sidas
la mondoskua, mondokrea forto,
ĉar de la alrigard’ oni vertiĝus.
Nur far’ de homo brilas kaj krakadas,
kiun enkadras la collonga vivo.

ADAMO
Ho lasu vidi, eĉ se momente, tiun
funkcion, - fortas mia brust’, vi scias -
kiu influas min, - min, kiu estas
tiel aparta, tuta en mi mem.

LUCIFERO
Eĥ, estas - stulta vort’ Vi estis, estos!
Eterna estiĝad’ kaj pereado
la viv’! Sed vidu mem spirit-okule!

ADAMO
(Kion li sekve diras, ĉio fariĝas videbla.)
Ha, kia fluo ŝprucas ĉirkaŭ mi,
svingante sin senĉese al altegoj,
disduiĝante tie kaj tempeste
kurante ĝis polusoj?

LUCIFERO
      Jen la varmo,
portanta vivon al glacio-regno.

ADAMO
Kaj ĉi du flamriveroj pretermuĝaj,
ke kaptas min la tim’ de fortreniĝo,
mi tamen sentas, ke vivige ili
efikas, kio, kio? Mi vertiĝas…

LUCIFERO
La magnetismo.

ADAMO
      Sub mi la tero tremas,
kaj kion ĝis nun firma kaj senforma
mi kredis, iĝis materio bola,
nerezistebla, alluktanta formon
kaj vivon, tie kiel salkristalo,
ĉi tie kiel spros’. En ĉi haoso,
ho, kie do fermita mia memo?
Kaj vi, ho korpo, kiun malprudente
kiel fortikan ilon fidis mi
en miaj grandaj planoj kaj deziroj?
Ho vi, infan’ trodorlotita, kiu
jen ĝojon por mi gajnas, jen suferon…
Ĉu je manplen’ da cindro vi disfalos
kaj krome restos nur aer’ kaj akvo,
kiuj ĵus ĝojis ruĝetante, sed tuj
kun mia est’ nebule disvaporos?
Jen, ĉiu vorto, ĉiu pens’ de l’cerbo
konsumas de estaĵo mia parton,
mi brulas for! kaj la pereigan flamon
spirit’ mistera blovincitas eble
por sin varmigi per cindriĝo mia.
For, for ĉi vidon, ĉar mi freneziĝas!
Ho, tiel lukti inter cent elementoj,
kun prema sento de forlasiteco,
terure, terurege! - Kial mi
forpuŝis tiun providencon, kiun
instinkte sentis mi, sed ne estimis.
Sopiras mia scio, - ho, sed vane!

EVA
Ĉu ne, ĉu ne? Mi sentas tiel same.
Kiam kun sovaĝbestoj vi batalos,
aŭ mi ĝardenon nian flegos lace,
ni disrigardos en la vasta mondo:
parenc’ ne estos tere, nek ĉiele,
amik’ ne estos por animi, ŝirmi…
Ne tiel estis en la belaj tempoj!

LUCIFERO
Se tiel pitanimaj estas vi,
ke frostas vi sen flego kaj prizorgo,
se subordiĝon tiel vi bezonas,
mi vokos por vi dion pli afablan
ol estis la rigora maljunulo:
la Terspiriton. Mi lin konas bone
el ĉielĥor’ - modesta, bela knabo.
      Aperu, Terspirito,
      jen vanas via spito.
      Pra-Neo vokas nome,
      ja kiu riskus krome?
(El la tero flagras flamoj, estiĝas densaj nuboj kun ĉielarko dum terura tondrado.)

LUCIFERO (Repaŝinte.)
Kiu vi, Terurul’? Ne vin mi vokis.
La Terspirito estas febla, milda.

VOĈO DE LA TERSPIRITO
Mi estas febla en la ĉielĥoro,
senlima, forta, en la sfero propra.
Jen venis mi, ĉar mi obei devis
la voĉon de spirit’, sed notu bone:
vokĝeni min kaj regi ja ne samas.
Se l’propran formon prenos mi, vi falos,
kaj tiuj du vermetoj neniiĝos.

LUCIFERO
Do kiel, ho fiera, proksimiĝu
al vi la hom’, vin akceptinte dio?

VOĈO DE LA TERSPIRITO
En miaj partoj, en nubar’, en akvo,
en bosko, ĉie, kien brusto-leve
kaj kun deziroj grandaj li rigardos.
(Li malaperas.)
(La boskon, fonton popolumas ĉarmaj ludemaj nimfoj.)

EVA
Ha, vidu ĉi fratin-vizaĝojn karajn,
jen, kiel ĉarme ili nin salutas,
solec’ ne premas, sovaĝej’ ne krudas,
feliĉon dolĉan ili al ni ŝutas,
en nia tristo vorton fidodonan
en dub’ konsilon ili diras bonan.

LUCIFERO
Instancon la plej bonan por konsulto,
vi, decidantoj antaŭ priaŭskulto,
ja trovas en ĉi fee ĉarma rond’,
ĉar laŭ demando estos la respond’.
La puzan koron ili alridetas,
malesperanton en hororon ĵetas,
centforme ili ŝanĝos sin konstante,
centfoje vin ĝis fin’ akompanante:
por esplorist’: freŝiga ombrofalo,
por ĉiam-junaj koroj: idealo.

ADAMO
Kiom valoras, kiom do ĉi ludo
min albrilanta? Mi ĝin ne penetras,
mi havas nur enigmon unu plian.
Plu, Lucifer’, ne logu trompespere,
mi sciu ĉion, kiel vi promesis.

LUCIFERO
(Flanken.)
Amara estos iam via scio,
senscion resopiros vi dolore.
(Laŭte.)
Sed paciencon! Eĉ plezurmomenton,
vi scias, lukte vi meriti devas,
lernejojn multajn devas vi frekventi,
trompiĝi multe ĝis kompren’ de ĉio.

ADAMO
Facile vi predikas paciencon:
l’Etemo estas antaŭ vi aperta,
sed mi ne manĝis de la arb’ de l’vivo,
collonga viv’ admonas min rapidi.

LUCIFERO
Ĉio vivanta vivas same longe:
centjara arb’, insekto unutaga
konscias, ĝojas, amas kaj forfalas,
tagnombron kaj dezirojn plenuminte.
Ja ne la tempo pasas: ni ŝanĝiĝas,
kvazaŭ egalas tago kaj jarcento.
Ne timu, vi plenumos vian celon,
sed ke premita en ĉi argilkorpon
estas la hom-individuec’, ne kredu!
Vi vidis formikarojn, abelsvarmojn:
mil laboruloj vagas konfuzire,
agadas blinde kaj eraras, falas;
la tuto, tamen, laŭ spirit’ komuna,
kiel person’ konstanta vivas, agas,
plenumas certe la celatan planon,
ĝis venos fino kaj la tuto ĉesos.
Via polvkorpo ja disfalos same,
vi tamen en cent formoj reviviĝos
kaj rekomenci vi nenion devos:
kulpinte, vi puniĝos en la filo,
podagron vian vi en li daŭrigos,
kion vi spertas, sentas kaj ellernas,
por jarmilionoj estos via havo.

ADAMO
Jen rerigardo de la maljunulo.
Alion volas mia juna brusto:
rigardon ĵeti al futuro mia,
por scii, kial lukti, kiom suferi.

EVA
Kaj vidu mi, ĉu tra l’renov’ seria
ne velkos, ne perdiĝos ĉarmo mia,

LUCIFERO
Estu! En sorĉa dormo mi vin gvidos,
vi tra pasemaj sonĝobildoj vidos
futuron vian ĝis la tempofin’.
Sed, se la celon trovos vi sencela,
kaj sur la voj’ la lukton tro kruela,
ke tio ne malkuraĝigu vin,
kaj vi ne kuru for de l’kampo batala,
jen estu al vi radieto pala,
diranta, ke nur estas tromp-apero
la tuta vid’ - ĝi estas la espero.
(Dume li kondukas Adamon kaj Evan en la kabanon, kaj ili tie endormiĝas.)


VisszaKezdõlapElõre