KVARA BILDO

(En Egiptio. Antaŭe malfermita halo, Adamo, kiel faraona juna, sidas sur trono. Lucifero kiel lia ministro. En respektoplena distanco: brila ĉirkaŭantaro. En la fono sklavoj laboras, konstruante piramidon, inspektoroj gardas pri la ordo per skurĝoj. Hela tago.)

LUCIFERO
Angore, Siro, vin demandas via
popol’ plezure preta por vi sangi,
kio do vin, la grandan faraonon,
ne lasas sur la tronkusen’ ripozi?
Pro kio vi oferas tagplezurojn
kaj dolĉajn sonĝimagojn de la nokto,
kaj ne al sklav’, al kiu ĝi konvenas,
translasas zorgon de l’projektoj grandaj,
dum en la vasta mondo viaj estas
jam ĉiu glor’ kaj ĉiu ajn potenco,
volupto, kiom hom’ elporti povas. -
Vin cent provincoj servas per trezoroj,
por vi iliaj floroj la parfumajn
kalikojn kaj la dolĉajn fruktojn portas.
Mil virinbrustoj al vi suspiradas:
bel’ blonda kun okuloj revlangvoraj,
gracia kiel flirta fenomeno,
la bruna kun la ardespiraj lipoj,
pasi’ freneza en l’okuloj brulaj,
jen al vi ĉiuj. Sort’ al ili via
kaprico. Ĉiuj alvokiĝ-plenumo
sentas momentojn kelkajn al vi spici.

ADAMO
Ĉio ĉi ne incitas mian koron.
Ĝi venas kiel la tribut’ laŭdeva,
ne propralukte kaj ne dank’ al mi.
Sed per ĉi monumento de mi kreata,
mi kredas, fine trovis mi la vojon
min kondukantan al la vera grando.
Mem la natur’ admiras ĝian arton,
ĝi krios mian nomon tra jarmiloj,
ĝin nek tempesto, nek tertrem’ detruos:
pli forta iĝis jam la hom’ ol dio.

LUCIFERO
Tamen, ho faraon’, ĉu feliĉiĝas
vin tiu penso? Diru man-ĉe-kore.

ADAMO
Ho ne, mi sentas nedireblan vakon.
Egale, mi ja volis ne feliĉon,
sed gloron, kaj ĝi por mi apertiĝis.
Nur la popol’ ne sciu ĉi aflikton,
se ĝi kompatus min, ĝi min ne kultus.

LUCIFERO
Kaj se vi vidos foje mem, ke l’gloro
estas nur vanta ludo efemera?

ADAMO
Neeble.

LUCIFERO
      Kaj se tamen?

ADAMO
      Do, mi mortos,
la tutan mondon post mi malbenante.

LUCIFERO
Ne, vi ne mortos, kvankam vi ĝin vidos.
Vi, por fiaski ree, ree fidos.
(Iun el la laborantaj sklavoj la inspektoroj tiel forte skurĝas, ke li, veante kaj persekutate, kuras ĝis en la apertan halon kaj falas tie antaŭ la trono.)

LA SKLAVO
Sinjoro, helpu!
(El la laboristaj distingiĝas Eva kiel edzino de la sklavo, kaj kun dolora ŝriko ŝi ĵetas sin sur sian edzon.)

EVA
      Lin vi vane petas.
Kiu ne partoprenis la turmenton,
ĝin ne komprenas! Veo softe sonas,
la trono altas. Kial vi ne vokas
min, kiu kovros, ŝirmos per la korpo
vin de la batoj.

ADAMO
(Al la enrapidantaj inspektoroj, kiuj volas fortreni la sklavon kaj lian edzinon.)
      Lasu lin! Foriru!
(Inspektoroj for.)
Ho, kia nekonata sent’ min tuŝis!
Kiu do ĉi virin’, per kia sorĉo
kiel per ĉeno, min, la faraonon
ŝi tiras al ŝi, polve baraktanta?

LUCIFERO
Jen estas ree unu el la fadenoj,
per kiuj vin via estro moke tenas,
ke vi memoru pri raŭpeco via,
se vi memfide flirtus papilie.
Vi vidas, kiel forta estas tiu
minca faden’, ĝi glitas el la mano,
ĝin ŝiri mi ne povas.

ADAMO (Descendante sur la ŝtupoj de la trono.)
      Eĉ ne volu!
Kiom ĝi ĝenas, tiom ĝi agrablas.

LUCIFERO
Sed ja ne decas, ke saĝul’ kaj reĝo
ĝemadu sub ĝi.

ADAMO
      Kion fari do?

LUCIFERO (Moke.)
Jen sola solv’ - la scio neu la
ekziston de l’faden’ kaŝita, kaj
ĝin ridu bruske fort’ kaj materio.

ADAMO
Nek nei ĝin, nek ridi ĝin mi povas.

EVA
Karul’, torente fluas via sango,
mi ĝin haltigos. Ĉu ne, tre doloras?

LA SKLAVO
Doloras nur la viv’ kaj jam ne longe.

EVA
Ne, ho ne! Kial do ĝis nun vi vivis,
se nun vi mortus, retrovinte min.

LA SKLAVO
Por kio vivas sklavo? - Porti ŝtonon
por potenculo al la piramid’,
starigi posteulon en la jugo
kaj morti. - Jen: por unu milionoj.

ADAMO
Kia terura diro, Lucifer’.

LUCIFERO
Deliro febra de agonianto.

ADAMO
Kion li diris?

LUCIFERO
      Granda faraono,
kio do al vi? Ej, ververe granda
afero: malpli per unu sklav’ surtere.

EVA
Por vi numer’ malgrava, por mi mondo.
Ho ve, jam kiu amos min de nun?

LA SKLAVO
Mi plu ne. - Min forgesu do, virino.
(Li mortas.)

ADAMO
Jen mi por ami vin. For la kadavron.
(La kadavron oni levas.)
Sur tron’ al vi la loko, sinjorino.
Vi estas reĝa en la ĉarmo, kiel
mi en la forto. Ĉie ajn ni devus
nin trovi nepre.

EVA
      Granda faraono,
ordono via estas sort’ al sklavo.
Mi ne malcedas, nur iom da tempo
al mi donacu, poste min ordonu!

ADAMO
Ne plu ĉi vorton! Ho, ĉu mia regno
ne sternas sin trans vorton de ordono?

EVA
Vin kontentigu, ke l’ordono al mi
nun ne doloras. Ne enviu larmojn
al la mortint’ en ĉi moment’ unua.
Mortinto bela, Dio, kiel bela!
(Ŝi ĵetas sin sur lin.)

ADAMO
Mortint’ kaj bela! Kia do kontrasto!
Kvieto lia estas mok’ pri l’penoj
aŭ rid’ kompata pri vantaĵoj niaj.

LUCIFERO
Fuĝinta sklavo spitas vin, dirante:
pli forta iĝis mi ol viaj ĉenoj.

ADAMO
Pac’ al mortinto, al vivant’ feliĉo!
Tiu ne sentas larmojn, mi suferas
sen via ridet’.
(Oni forportas la kadavron. Adamo kondukas Evan sur la tronon.)
Ai mia flank’, virino!
(Veado inter la laboristoj. Eva ektremas.)
Kio do, kara?

EVA
      Vi ne aŭdas veon
de la popolo?

ADAMO
      Unue mi rimarkas.
Muzik’ ne bela, jes. Ĝin ne atentu.
Kisu min kaj forgesu pri la mondo.
(Al Lucifero.)
Kaj silentigu tiun vekriadon.

LUCIFERO
Neeble. Rajto de l’popol’ ĝi estas,
ĝi kune ĝin heredis kun la jugo.
(Ree veado. Eva ŝrikas. Adamo leviĝas.)

ADAMO
Vi, sinjorin’, suferas, kaj ne scias
mi kiel helpi, kaj tra via koro
la veoj frapas fulme mian cerbon,
jam ŝajnas, ke la mondo helpokrias.

EVA
Ho faraon’, min rompu, sed pardonu,
ke l’pleba ve’ ne lasas min ripozi.
Mi scias, ke mi estas por vin servi,
vivcelo mia estas vin amuzi,
mi do forgesos ĉion ĉirkaŭ mi:
mizeron, grandon, revon kaj mortinton,
por ke rideto mia estu ravo,
kaj miaj lipoj flam’, sed se l’popolo,
tiu estaĵo kun la centmil brakoj
ekstere kun skurĝata dors’ lamentas,
mi, kiel ero de la korp’ dolora,
markot’ ŝirita for de l’trunk’ popola,
korfunde ĉiujn ĉi turmentojn sentas.

ADAMO
Kaj mi kun vi. - Por unu milionoj -
ja diris la mortinto. -

EVA
      Ho majesta!
Sombriĝis vi, kaj tion kaŭzis mi.
Forpelu do min, aŭ instruu, kiel
surdiĝi.

ADAMO
      Vi majstrin’ pli bona estis,
min instruante aŭdi tiun veon.
Mi ĝin ne aŭdu plu! Do liberiĝu
la sklavoj! Kiom ja valoras gloro,
kiun akiras la solulo per
la veo kaj pereo de milmiloj,
en kiuj same spiras hom’! Mi sentas
turmenton milmiloble kaj plezuron
nur unuope…

LUCIFERO
      Faraono, vi ekstazas!
La plebo estas besto fatjuĝita
por turni ĉiun reĝim-muelilon,
por tio ĝi kreiĝis. Liberigu
ĝin, kion vi forĵetis, ĝi ne levos,
sed morgaŭ serĉos ordonanton novan.
Ĉu do sur ĝia kol’ vi povus sidi,
se ĝi ne sentus mankon de la mastro,
kaj se konscion en la brust’ ĝi havus?

ADAMO
Kial ĝi do veadas, kvazaŭ al ĝi
dolorus la sklaveco?

LUCIFERO
      Al ĝi doloras,
ĝi mem ne scias, kio. Ĉar potencon
sopiras ĉiu hom’. Ĉi sento pelas,
ne la frateco, la amason sub la
standardon de l’libero, - kvankam tio
ne konsciiĝas, nur kiel instinkto
impulsas ĝin por ĉio, kio novas
kaj estas kontraŭ l’ordo firmiĝinta,
ĉar ĝi en tio enkorpiĝi kredas
siajn imagojn revajn pri l’feliĉo.
Sed mar’ profunda estas la popolo,
radio ĝian mason ne penetras,
ĝi restas nigra. Brilas nur la ondo
suprenĵetita, eble ĝuste vi.

ADAMO
Kial do mi?

LUCIFERO
      Aŭ iu ajn, parenca
al vi, en kiu la popolinstinkto
konscias, kiu altrudi sin kuraĝas
al via alta lok’ liberheroe,
dum la popolo mem, sen ia gajno
sole la nomon de la mastro ŝanĝas.

ADAMO
Sen fin’ rondiras via rezonado,
eliro sava eĉ ne estas eble.

LUCIFERO
Sed’estas! Donu al elstaraj kelkaj
personoj ringon, ĉenon, ludiletojn,
kaj diru: mi vin super la amason
elŝovas, vin ĉi aĵoj plinobligos.
Kaj ili kredos vin, toleros de vi
disdegnon kaj disdegnos la popolon.

ADAMO
Ne tentu per sofismoj delogemaj.
For la servistojn! Liberiĝu ĉiuj!
Anoncu tion, sed rapidu bone,
ke se mi ĝin bedaŭrus, estu tarde.

LUCIFERO (Flanken.)
Ekiru nun do, kaj ke vi mem iras,
memfide kredu, dum la fat’ vin tiras. (Li eliras.)

ADAMO
Kaj ĉi kreaĵo staru nefinite,
ruin’ averta por ambiciuloj,
demandosigno de la fort’ kaj feblo.
(Ekstere laŭtaj ĝojkrioj, la sklavoj disiĝas. Lucifero revenas.)
Jubilu, sklav’! Kliniĝis antaŭ vi
la grando. Nur ne kredu, ke sub trudo.

EVA
Ho, konsoliĝu, mia kara, kiom
valoras glor’ aŭstera, kiu rampas
kiel serpento frida inter nin!

ADAMO
Sed granda, granda!

EVA
      For ĝin! Jen - la veoj
mutiĝis, plu ne ŝiras nian ravon.
Kion sur mia brust’ vi pli dezirus?

ADAMO
Ho vi, virin’ de strikta horizonto.
Sed ĝuste tio tiras la fieran
viron al vi. La fort’ la feblon amas,
kiel patrino ŝirma la senhelpon
de ŝia filo vartas plej karese.

EVA
Ho faraono, mi vin tedas eble
per senutila fola babilado,
sed vane, se pli saĝa mi ne estas.

ADAMO
Eĉ ne deziru esti, mia kara,
Saĝon sufiĉan por mi mem mi havas,
por fort’ kaj grando mi ne klinas min
sur vian bruston, nek por scioj; tiujn
pli bone trovas mi en libroj. Vi nur
parolu, ke mi aŭdu vian voĉon,
tra mia kor’ ĝi vibru! Egale, kion
vi diras. Kiu do demandas, kion
kantetas la birdeto, kaj ni tamen
dolĉe tuŝate aŭdas ĝiajn sonojn.
Estu nur flor’, ĵuĵuo senutila,
sed bela kaj per tio merithava.
(Al Lucifero.)
Sopir’ min vekas tamen el ebrio,
sopiro eble fola, sed plenumu!
Mi povu antaŭjeti nun aŭdacan
rigardon, trans jarmilojn, vidi, kio
fariĝos mia gloro.

LUCIFERO
      Dum vi kisas,
ĉu vi ne sentas la, venteton mildan,
kiu vin tuŝas vange kaj forflugas?
Polvotavolo minca post ĝi restas.
Post jar’ la polvo altas nur liniojn,
sed post jarcento jam kubutojn kelkajn,
jarmiloj kelkaj viajn piramidojn
enfosos, vian nomon ensabligos.
Ŝakaloj hurlos en plezurĝardenoj,
sklavgent’ mizera hejmos en dezerto.
(Ĉio videbliĝas, kion Lucifero diras.)
Kaj ĉion ĉi ne ŝtormo ĉielskua,
nek tondrehurla tertremego faras,
nur febla vento karesanta vin.

ADAMO
Terura bild’!

LUCIFERO (Moke.)
      Ne timu, nur l’animo
perdiĝos, via korpo restos kiel
mumio por scivol’ de lernejanoj,
kun trajta taŭzo, kie forviŝiĝis
la skribo, ĉu li estis sklav’ aŭ estro.
(Li piedsvingas al mumio, kiu dume aperis antaŭ la trono kaj lante ruliĝas malsupren sur ties ŝtuparo.)

ADAMO (Saltleviĝinte.)
Hantaĵ’ infera, for de antaŭ mi!
Klopodo vanta, ambicio stulta -
l’oreloj eĥas: milion’ por unu!
Mi helpu ĉi milionojn valoriĝi
en ŝtat’ libera, - jen la sola eblo.
Solul’ pereu, vivu la komuno
faranta grandan tuton el soluloj.

EVA
Ĉu vi eĉ min forlasos, vian amon?

ADAMO
Jes, vin, la tronon, ĉion mi forlasas.
Sur nova voj’ min gvidu, Lucifer’.
Mult belan tempon kostis ĉi misvojo.
(Li ekiras elingigante sian glavon.)

EVA
Ho reĝ’, se vi revenos esperkreve,
azilon trovos vi sur mia brusto.

ADAMO
Jes, jes, mi sentas jam, ke ankaŭ vin
retrovos mi en formo puriĝinta.
Vi tiam kisos min ne laŭ ordono,
sed, kiel egalranga, plezursente.
(For.)

LUCIFERO
Ne kuru, celon frue vi akiros,
pli frue eble eĉ ol vi deziros.
Vi ploros tiam, ĉar ĝi vantos tro,
kaj mi vin ridos. - Nu, antaŭen do!


VisszaKezdõlapElõre