(En Atheno. La publika placo, meze kun oratora estrado. En la antaŭo flanke templohalo kun diostatuoj, florgirlandoj, altaro. Evu estiel Lucia, edzino de militestro Miltiades, kun ŝia filo Kimon, akompanataj de pluraj servistoj portantaj oferaĵojn, iras ale al la templo. Sur la placo flankumadas ĉifona popolo. Brila mateno.)
EVA
Ĉi tien, venu, kara filo! Tie
forportis vian patron ŝip rapida
batali ĉe la lim de fora lando.
Gent bruta vivas tie kaj aŭdace
minacis la liberon de lpatrujo.
Ni preĝu, fil, ni preĝu, ke lĉielo
ŝirmu la pravon de lpatruj, kaj vian
heroan patron rekonduku sana.
KIMON
Sed kial iris paĉjo tiel disten
defendi la ĉifonan kaj poltronan
popolon, dum konsumas afliktiĝo
lian edzinon belan en la hejmo?
EVA
Ho ve, ne juĝu super via patro!
Malben de dio trafas tian filon.
Nur la edzin amanta havas rajton
priplendi grandajn paŝojn de la edzo,
kies nefaron de li ŝi prihontus.
La patro agis kiel decas viron.
KIMON
Vi timas do, ke feblas li, venkiĝos?
EVA
Hero li estas, venkos. Nur timeble,
ke sin mem li ne venkos.
KIMON
Kiel do?
EVA
En la animo estas forta voĉo,
la ambicio. En la sklav ĝi dormas
aŭ iĝas krim en ties strikta sfero,
sed la libero ĝin kreskigas granda
sangnutre, kiel virton civitanan.
Ĝi vekas vivi ĉion belan, grandan,
sed, se tro forta, atakas la patrinon,
kaĵ ĉi du luktas, ĝis elsangos unu.
Se tiu voĉo en li superregus,
se li perfidus la patrujon sanktan,
mi lin malbenus. Preĝu ni, fileto!
(Ili iras en la templohalon.
Dume pli kaj pli multaj homoj kolektiĝas sur la placo.)
UNUA EL LA POPOLO
Nenio nova kaj ekscita, kvazaŭ
ne trovus la armeo la malamikojn.
DUA EL LA POPOLO
Kaj ankaŭ hejme ĉiu stas dormema.
Ĉu jam neniu forĝas, kiel iam,
projektojn grandajn, kiujn realigi
necesus gorĝo de popol majesta?
Ĉi tie mi iradas de mateno,
kaj mia voĉ ne trovas aĉetantojn.
UNUA EL LA POPOLO
Enua vivo! Kion fari jam?
TRIA EL LA POPOLO
Ne nocus, certe, iom da konfuzo.
(Eva dume ekbruligis la fajron altaran, lavis siajn manojn kaj prepariĝis por la farota ofero. Ŝiaj servistinoj komencas himnon, kiu po strofo akompanas la sekvantan scenon. La placo jam pleniĝis per civitanoj kaj popolo. Du demagogoj kverelas pri la oratora estrado.)
UNUA DEMAGOGO
For, for! Ĉi loko estas mia! La
patruj pereos, se mi ne parolos.
(La popolo hurlas aprobon.)
DUA DEMAGOGO
Pereos ĝi, se vi parolos. For,
subaĉetito!
(La popolo ridegas kaj aplaudas.)
UNUA DEMAGOGO
Vi subaĉetito
ne estas, ĉar neniu vin aĉetas.
Ho civitanoj, mi dolore prenas
parolon, ĉar al nobla kor doloras
grandulon humiligi ĝis en polvo.
Kaj antaŭ vian tribunalon nun
mi devas treni grandan viron el la
triumfa ĉaro.
DUA DEMAGOGO
Lerte, maliculo!
Festonu do la beston antaŭ ol
oferi ĝin.
UNUA DEMAGOGO
For jam de tie ĉi!
EL LA POPOLO
Kial ni do aŭskultas la mokanton?
(Oni tiras skue la duan demagogon.)
UNUA DEMAGOGO
Sed kiel ajn doloras min, mi tamen
parolas, ĉar mi vin, popol majesta,
pli taksas eĉ ol vian militestron.
DUA DEMAGOGO
Ĉu ĉi ŝakristaniman, de malsato
mortantan hordon, kiu defalaĵojn
de mastra tablo hunde gvatas? Fi,
poltrona! Mi ne envias vian guston.
EL LA POPOLO
For lin! Li ankaŭ perfidul! For lin!
(Ankoraŭ plie oni insultas lin. Eva oferas altare du kolombojn kaj incenson.)
EVA
Akceptu, Afrodita, ho akceptu
ĉi oferfumon, aŭdu mian preĝon.
Ne laŭron por la edza frunt mi petas,
nur hejmtrankvilon por la kor heroa.
(En la fumo de la oferaĵo aperas Eros ridetante, Ĥarisoj lin ĉirkaŭstaras kaj surŝutas per rozoj. Grupo droninta en pia sindono.)
LA SERVISTINOJ
Aŭskultu ŝin!
EROS
Virino, al vi benon
de pura koro!
ĤARISOJ
Kaj estu al vi ŝirmo
de la Ĥarisoj.
LA SERVISTINOJ
Dankon, Afrodita!
UNUA DEMAGOGO
Akuzon aŭdu! Granda Miltiades
perfidis la patrujon.
DUA DEMAGOGO
Fi, mensogo!
Silentu, homoj, aŭ vin trafos honto
de tarda pento!
UNUA EL LA POPOLO
For! Impertinenta!
(Puŝita, la dua demagogo tute dronas en la amaso.)
UNUA DEMAGOGO
La floron de la junular li estras.
Per sola frap li prenis Lemnos. Nun
ĉe Paros restas stare. Subaĉeto!!!
TRIA EL LA POPOLO
Mort, mort al li!
UNUA CIVITANO
He, kriu do, aŭ tuj
forportu vin el miaj farmbienoj!
(La oferado finiĝis, la diaĵoj malaperis.)
EVA (Stariĝante.)
Sed kia bruo? Ni rigardu, filo.
KIMON
Pri perfidulo oni juĝas, panjo.
EVA (Paŝante sur la ŝtuparon de la templo.)
Mi ĉiam korpremiĝas, se mi vidas
malsatan plebon juĝi pri granduloj.
Se koton falas granda hom, lin mokas
la vulgarulo malicĝoje, vidas
kvazaŭ praviĝi siajn sordidaĵojn.
DUA EL LA POPOLO
Sinjor, mi estas raŭka kaj mi volus
kriegi.
DUA CIVITANO
Jen do, ŝmiru vian gorĝon.
DUA EL LA POPOLO
Kaj kion do mi kriu?
DUA CIVITANO
Morton al li!
EL LA POPOLO
Mort, mort!
EVA
Pri kiu temas do?
DUA DEMAGOGO (Paŝante al ŝi.)
Pri kiu,
ol pri la viro elstaranta kapon
el ĉiuj? Kiel ja toleri tion!
EVA
Pri Miltiades? Ho vi grandaj dioj!
Kaj eĉ vi, olda Krispos, kiun el la
sklavec li savis, nun vi krias morton?
KRISPOS
Pardonu, sinjorin, nur unu povas
el ni du vivi. Min kun tri infanoj
vivtenas, kiu tiel voĉdonigas.
EVA
Ve, Krispos, se vin la mizero tiel
koruptas, kvankam al la malsatul mi
pardonas. Sed vi, Thersites, kaj ĉiuj,
vi ĉiuj, bonastate dormetantaj,
trankvile, ĉar de lpord la malamikojn
forpelis mia edzo - ho, sendankaj!
THERSITES
Dolore, sinjorin, sed kion fari,
se tia estas la humor popola?
Kiu ja riskus sian tutan havon
spitante al la furiozaj ondoj?
UNUA DEMAGOGO
Do mi deklaras la popol-verdikton.
(Lucifero kiel militisto venas kun terurita mieno.)
LUCIFERO
Danĝer, danĝer! La malamik ĉe lpordoj!
UNUA DEMAGOGO
Neeble! Ĉu ne estas nia estro
triumfa antaŭ ĝi?
LUCIFERO
Li estas mem!
Ĵus li eksciis, kion vi kovadas,
vekiĝis en li la kolero digna,
dumvorte li jam venas fajre-glave.
DUA DEMAGOGO
Vi portis tion al ni, perfiduloj.
EL LA POPOLO
Mortbatu ilin, vivu nia estro!
Ve al ni! Ĉiu kuru, kien eble!
Ĉio finita!
UNUA DEMAGOGO
Ho ne! Antaŭ lin!
Al pordoj, por submeti nin.
EVA
Ho dioj!
La juĝ per kiu mi vin perdis, edzo,
doloris min, sed pli doloras, ke vi
pravigis ĝin, eĉ se mi vin regajnos.
UNUA EL LA POPOLO
Lian edzinon kaptu! Se la urbo
suferus, mortu ŝi kaj ŝia filo.
EVA
Pro ledzo mi volonte mortus, nur la
filon ne trafus la patruj-malbeno.
KIMON
Ne timu pri mi, panjo, venu, venu,
ĉi templo ŝirmos de ofendoj ĉiaj.
(De la persekutanta grupo ili rifuĝas suprenirante en la internon de la templo. Du nimfoj baras post ili per rozgirlandoj la vojon al la popolo, kiu tuj repaŝas. Ekstere eksonas trumpetoj, la popolo diskuras vekrie. La nimfoj malaperas.)
LUCIFERO (Ridegante interfrotas la manojn.)
Belega ŝerco! Bone por la menso
ridegi tie, kie koroj krevas.
(Sin turnante al la templo.)
Se nur min la vidaĵ de ĉi eterne
rejuniĝanta belo plu ne ĝenus!
Min dorsfrostigas ĝia fremda sfero,
kiu kapablas fari nudon ĉaste
pudora, kulpon nobla kaj la faton
sublima per ĉi ŝiaj rozoj kaj
per kisaj lipoj de la pura simplo.
Kial do tiom tardas mia mondo,
la form bizara, la hororo hanta,
por ke ĝi jam forhuŝu ĉi miraĝon,
kiu en mia interlukto ĉiam
denove levas la falantan homon?
Nu, sed ni baldaŭ vidos, se lteruro
de lmort al ni aperos en proksimo,
ĉu via teda ludo silueta
ne venos tuj al ŝia lasta limo.
(Adamo, estiel Miltiades, estas alkondukata, vundite, antaŭ armita trupo. Antaŭ li, petegante, la popolo kaj la demagogoj.)
EL LA POPOLO
La estro vivu! Granda vir, indulgon!
ADAMO
Kion vi kulpis do, ke vi petegas?
Ĉu povas peti la fortul feblulon?
Sed nek edzin, nek fil min kontraŭvenas.
Ĉu ne ofendo trafis ilin eble?
EVA
Ha, Miltiades, kial venas vi, se
eĉ la edzin ne povas tion ĝoji.
Filo, mi falas, tenu min, ho ve,
Post patro al vi eĉ bona nom ne restas.
ADAMO
Sed kio do? Mi ne komprenas. Min la
popol petegas, la edzin malbenas,
dum mia brusto sangas pro lpatrujo.
EVA
Pli sangas la patruj kaj mia koro.
Aŭ diru, kial venas vi kun trupoj?
ADAMO
Ĉu la eskort ne decas mian rangon?
Mi venis, ĉar la grava vund ne lasas
min plu respondi al ofico mia.
Mi venis, ke, metinte mian povon
en manon de lpopol majesta, kiu
min komisiis, al ĝi mi raportu.
Jen, mi delasas vin, kunuloj miaj,
vi elmeritis la trankvilon hejman.
La glavon nun al vi, Athena Pallas,
mi metas sur laltaron dediĉante.
(Li lasas sin suprenkonduki sur la temploŝtupoj. Liaj militistoj disiĝas.)
EVA (Sinĵete brakumas la kolon de ŝia edzo.)
Ho Miltiades, ĉu virin feliĉas
pli ol la via, granda, nobla viro!
Jen via fil, jen kiel li similas
vin, kiel granda, bela!
ADAMO
Ho vi karaj!
KIMON
Mi sciis, kion paĉjo faras, bone
estas farita.
EVA
Ne hontigu min,
ledzin pli-bone devus tion scii.
ADAMO
Dediĉu, fiI, la glavon de la patro.
KIMON (Pendigante la glavon.)
Diino, gardu nun ĉi glavon karan,
ĝis iam al vi venos mi por ĝi.
EVA
Al ĉi ofer duobla la patrino
ŝutu incenson. Pallas, min rigardu!
(Ŝi oferas incenson.)
UNUA DEMAGOGO (Sur la estrado.)
Ĉu mi ne diris, ke li vendis sin
al Darius perfide? Nur preteksto
estas la vund! Batali li ne volas.
EL LA POPOLO
Li mortu, mortu!
ADAMO
Kia bru ekstere?
EVA
Ho Miltiades, dir terura! Ree
vin nomas perfidulo la popolo.
ADAMO
Ridinda akuzo! Perfidul - ĉu mi,
venkinto Marathona?
EVA
Ve, ke tamen!
Malican mondon tie ĉi vi trovis.
UNUA DEMAGOGO
Ĉu vi lin kapti tardas?
(La popolo tumultas antaŭ la templon, inter ili Lucifero.)
EVA
Miltiades!
Ĉi restu, en la templo vi sekuras!
Ho, kial vi disigis viajn trupojn
kaj ne bruligis ĉi krimulan groton?
Ĉi kanajlar meritas nur katenon!
Ĝi sentas, ke denaske vi fariĝis
ilia ĉef, pli nobla ol ili ĉiuj,
kaj murdas vin por al piedoj viaj
ne fali.
UNUA DEMAGOGO
Jen, la perfiduledzino
parolas, aŭdu!
EVA
Rajt edzina estas
defendi ledzon, eĉ se tiu kulpis,
kaj eĉ, se tiu puras kiel li,
kaj ladversuloj, kiel vi, malnoblas.
UNUA DEMAGOGO
Kial sin lasas la popol majesta
tiel insulti?
UNUA EL LA POPOLO
Nu, kaj se ŝi pravas?!
UNUA CIVITANO
Suspekta, kiu tenas sin kun ili!
Aĉuloj, kriu aŭ mizere krevu!
EL LA POPOLO
Mort, mort!
ADAMO
La filon kovru, mian sangon
ne vidu li, - for de ĉi brust, virino!
La fulm, frapanta rokon, vin ne trafu.
Mi mortu sola. Ja, por kio vivi,
vidante tiel stulta la liberon,
por kiu mi oferis vivon tutan.
UNUA DEMAGOGO
Ĉu vi hezitas, he!
EL LA POPOLO
La morton al li!
ADAMO
Mi ne kondamnas tiun ĉi poltronan
popolon, ĝi ne estas kulpa, ĝia
naturo estas, ke ĝin la mizero
brulstampu sklavo, kaj ke la sklaveco
sinkigu ĝin je sangoverŝa ilo
de kelke da orgojlaj komplotestroj.
Mi, sola, estis frenezul, kredante,
ke ĉi popol bezonas la liberon.
LUCIFERO (Flanken.)
Vi diris vian tekston epitafan,
post vi por multaj grandaj tomboj trafan.
ADAMO
Min subkonduku. Mi plu ne pretendas
la ŝirmon de lsanktejo.
(Li lasas sin konduki malsupren sur la ŝtupoj, metinte Evan tenere inter la brakojn de ŝiaj servistinoj.)
Mi estas preta.
DUA DEMAGOGO
Defendu vin, ne ĉio jam perdiĝis.
ADAMO
La vund min tro turmentus, se mi pledus
min defendante.
DUA DEMAGOGO
Faru! ĉi popolo
ja ĵus en polvo rampis antaŭ vi.
ADAMO
Ĝuste pro ti, ĉio estus vana.
Popolo ne pardonas sian honton.
LUCIFERO
Ĉu senreviĝis vi?
ADAMO
Ho tre!
LUCIFERO
Ĉu vi
rekonis, ke por la popol perpleksa
pli nobla estro vi estas, ol ĝi por vi?
ADAMO
Jes, eble jes, sed ambaŭ estas damno,
sub nom alia tiu sama fato.
Klopodo vana estas kun ĝi lukti.
Mi do ne luktos - kial, jes ja, kial
sopirus alten iu ajn ardbruste?
Li vivu por ŝi mem, volupton serĉu,
per ĝi plenigu la collongan vivon,
kaj titubadu en ebri al Hades.
Min gvidu, Lucifer, al vojo nova!
Alies virtojn kaj turmentojn ride
mi vidu, avidante nur plezurojn.
Kaj vi, virino, kiu - ŝajnas nun
al mia koro - sorĉis iam laŭbon
en la dezerton, se vi civitanon
edukus el la fil honestpatrine:
vi estas stulta, inde mokas vin
knabin sidanta en bordel ŝminkite
kun vinhejtitaj, kisavidaj lipoj.
Jubilu, amuziĝu, virton neu!
Al eŝafodo nun, por mia puno,
ne ĉar mi faris eble malnoblaĵon,
sed ĉar ideo granda min animis. -
(Dume oni alportas ŝtipon antaŭ la temploŝtupojn; apud ĝi stariĝas Lucifero kun hakilo. Adamo klinas la kapon.)
UNUA DEMAGUGO
Lin ekzekutu! Vivu la patrujo!
LUCIFERO (Flustre.)
Ĉu ne, adiaŭ bela! Nu, sinjoro
heroo, ĉu vin strange ne tremigas
la frida vento de lrikana morto?
EVA
Ah, Pallas ne aŭskultis mian preĝon!
(El la templo la ĝenio de la Morto kiel mildvizaĝa junulo paŝas al Adamo kun deturnita torĉo kaj florkrono.)
ADAMO
Pallas aŭskultis tamen vin. Adiaŭ,
retrankviliĝis mia kor, Lucia.
LUCIFERO
Malbenon, vanta revomond! Vi ree
fuŝis la ĝojon de lmoment plej bela.
EVA
Malbenon, vi, popol vulgare bruta,
feliĉon tuŝis via mano kruda,
kaj falis ties freŝa flor al tero,
kvankam ne estis tiel al vi dolĉa,
kiel al mi dolora la libero.