SESA BILDO

(En Romo. Malfermita halo kun statuoj de dioj, kun ornamvazoj, en kiuj brulas parfumoj. Elvido al la Apeninoj. Meze surmetita tablo kun tri lektoj. Adamo estiel Sergiolus, Lucifero estiel Milo, Catulus: lascivuloj. Eva estiel Julia, Hippia kaj Cluvia: amistinoj. Ili diboĉas. Sur estrado interbatalas du gladiatoroj. Sklavoj staras servoprete. Vesperkrepusko, poste nokto.)

CATULUS
Rigardu, Sergiolus, kiel lerte
kaj vigle skermas tiu ruĝrubanda
gladiator’! Mi vetas, ke li venkos.

ADAMO
Ne, je Herkulo!

CATULUS
      Kion, je Herkulo!
Kiu jam el ni kredus je la dioj?
Je via Julnjo ĵuru, mi pli fidos.

ADAMO
Ĝi estu!

LUCIFERO
      Ho, je forta baz’ vi ĵuras;
falsa diin’ anstataŭ falsa dio.
Kaj kiel do kompreni tiun ĵuron,
ĉu ŝian belon do, aŭ vian amon,
aŭ eĉ, fidelon ŝian ĝi koncernos?

CATULUS
La ĉarmo pasas, kaj eĉ se ĝi daŭrus,
vin tedos morgaŭ, kio nun vin ravas.
Kaj vin forlogos de ŝi malpli ĉarma
virino per incita sorĉ’ de novo.

ADAMO
Fidelon ŝian, jes! Ĉu pli prodigas
iu por ŝia dam’ ol mi?

HIPPIA
      Vi, fola!
Ĉu eblas do brakumi ŝin senfine?
Kaj eĉ se eblus, - vi, nesatigeblan
plezuron sopirante, vane strebas,
ĉar da plezur’ nur parton deŝiritan
vi trovas en virino unuopa,
dum l’ideal’ de belo kaj plezuro
forŝvebas kiel rev’ neatingebla.
Kiel vi scias, ĉu ŝin tiel same
kapric’ aŭ revimago ne forlogos?
Muskol’ sanganta de gladiatoro…

ADAMO
Ho jes, jes, vere. Ne pli jam, Hippia!
Kial volupto logas min Tantale,
se mankas al mi forto de Herkulo
kaj La ŝanĝiĝa povo de Proteo,
se disdegnata sklavo post turmenta
semajno ĝuas horon, kian vane
sopiras lia mastro? Ĉu l’volupto
por laciĝinto estas trink’ da akvo,
sed mort’, se dronas ni en ĝiaj ondoj?

LUCIFERO
Ha, jen laŭdinda moralleciono
en bela sin’, ĉe festonita glaso!
Sed via veto?

ADAMO
      Se mi perdos, havu
Julian!

CATULUS
      Kaj se gajnos vi?

ADAMO
      Ĉevalon
vi donos.

CATULUS
      Ŝin reprenu post monato,
aŭ mi ŝin puŝos en angilan lagon.

LUCIFERO
Jen grasa fiŝo, manĝu do, Julia,
grasiĝos el vi poste fiŝ’ alia.

EVA
Ĉu el vi ne festenos aĉa vermo?
Ja ĝoju, kiu vivas, aŭ se ĝoji
li jam ne povas, li ridegu almenaŭ!

ADAMO (Al la gladiatoro.)
Vin bone tenu, he!

CATULUS
      Nur plu, kuraĝe!
(La gladiatoro de Catulus falas, kaj levas la fingrojn, petegante pri ŝia vivo. Adamo volas signi indulgon, sed Catulus retenas lian manon, kaj, kunpreminte sian pugnon, tenas sian dikfingron etende al la gladiatoro.)
Recipe ferrum! Ul’ poltrona! - Sklavojn
mi ne domaĝas, havas ja abunde.
Kaj kiu do avarus ĉi ekscitan
sceneton al vi, belulinoj niaj?
La kiso ja pli dolĉas, la sopiro
pli ardas, se da sango fluis iom.
(Dume la gladiatoron mortigis lia adversulo.)

ADAMO
Do mia la ĉeval’! Julia, venu,
brakumu min. Kadavron for!… Dancistoj!
Ĉi tio jam sufiĉas por hodiaŭ,
nun ion gajan!
(La kadavron oni forportas, dancistinoj kaj dancistoj okupas la estradon.)

CATULUS
      Do, Cluvia, venu!
Longe rigardi mi ne povas, se
aliaj brakumadas.

LUCIFERO
      Nu, Hippia,
ĉu ni mem sekvu ĉi ekzemplon bonan?
Sed leku lipojn, ĉu venen’ ne estas
sur ili. - Nun, ni ĝuu, kolombeto.

ADAMO
Kial do tiom batas via koro,
ne ebla sur ĝi la ripoz’, Julia.
(Ili interflustras.)

LUCIFERO
Aŭdu, pri kor’ parolas ĉi freneza!

CATULUS
Jen, kara, mi ne zorgas pri la via,
ĝin uzu iel ajn, nur mi ne sciu,
kaj kisoj al mi ardu, ĉiam pretaj.

CLUVIA
Grandanimul’, je via san’ ĉi vinon.
(Ŝi trinkas.)

CATULUS
Tre bone, Cluvia, sed suplajn brakojn,
dolĉmolan bruston de mi ne fortiru.
Jen, falas eĉ feston’ de mia kapo.
(Al la dancistinoj.)
Ha, ĉi superba turn’ en via danco!
Volupta fajro kune kun gracio!

CLUVIA
Okulojn viajn mi fermtenas, se
vi trovas tie, kian strebas ankaŭ
mi mem, eĉ bonan vorton ne gajnante.
(Montrante al Lucifero.)
Precipe tiun acidvizaĝulon
rigardu. Kial al li belulino,
se li ne povas uzi ŝin pli bone
ol lasi ŝin dormeti, dum li mem
kun moka rido, fridokule sekvas
mil aferetojn dolĉajn, eĉ se folajn,
kiuj parfumas la konversacion.

CATULUS
Tia vizaĝo, fakte, poezion
de tutaj rondoj kovras per glacio.
Kiu la sorĉon de l’moment’ rezistas,
l’animon ne translasas al la fluso,
ne estas bona hom’ kaj restu hejme.

HIPPIA
Mi preskaŭ timas, ke jam ekradikis
en la povrul’ la nigra morto, kiu
ekstermas en la urbo.

ADAMO
      For la bildon
funebran. Sonu al ni kant’ petola!
Nu, kiu el vi scias la plej belan?

HIPPIA (Kantas.)
Per amo kaj vino
ne satas la sino.
Pokal’ ĉiu havas
aromon alian.
L’ebrio, la dolĉa ebrio,
kiel tombojn suna radio,
orumas vivon nian.
Per amo kaj vino
ne satas la sino.
Knabin’ ĉiu havas
magion alian.
L’ebrio, la dolĉa ebrio,
kiel tombojn suna radio,
orumas vivon nian.

CATULUS
Tre bone, kaj kion do vi, Cluvia?

CLUVIA (Kantas.)
Estis la mondo de malsprito:
Lucretian en ŝia lito
vizitis bela kavaliro,
kaj ŝi ne ardis de sopiro,
nek kuris al bordel’ brustnude,
per frida fer’ ŝin pikis prude.

ĈIUJ
Ni ĝoju pri ĉi tempoj spritaj,
ni ĝoju esti nun naskitaj.

CLUVIA
Estis la mondo de malsprito:
Jen Brutus, kvazaŭ armdungito,
en ŝia luksa dom’ ne sidis,
sed glavon kaptis, ekmilitis.
Kaj kial? Por la plebo aĉa.
Elsangis li en land’ sovaĝa.

ĈIUJ
Ni ĝoju pri ĉi tempoj spritaj,
ni ĝoju esti nun naskitaj.

CLUVIA
Estis la mondo de malsprito:
ĥimeroj hantis en spirito.
Oni sanktigis la ridindan.
Nun, se ni trovas tiel blindan,
tre taŭgas li por cirk-aranĝo:
por ni amuz’, por bestoj manĝo.

ĈIUJ
Ni ĝoju pri ĉi tempoj spritaj,
ni ĝoju esti nun naskitaj.

LUCIFERO
Ha, vi, Cluvia, venkis ja Hippian!
Mi amus esti aŭtoro de ĉi kanto.

ADAMO
Julia, vi ne kantas. Kial tristi,
ĉio ja gajas, ridas ĉirkaŭ ni.
Sur mia brust’ ripozi ĉu ne bone?

EVA
Tre bone. Sed pardonu, Sergiolus,
se min seriozigas la feliĉo.
Ĝi eĉ ne ŝajnas vera, se ĝi ridas.
Eĉ al moment’ plej bela miksas ŝin
guteto da dolor’ neesprimebla.
Ni eble sentas ĉi momenton floro,
velkema do.

ADAMO
      Mi sentas mem tiaĵon.

EVA
Kaj eĉ, se kanton aŭdas mi, muzikon.
Ne la striktliman vorton mi aŭskultas,
sed min sonfluo lulas kiel barko.
Mi sentas, kvazaŭ mi en sonĝo flugus
per vibra voĉo al paseo fora,
kie mi estis, sub sunlumaj palmoj,
senkulpa kaj ludema kaj naiva
kun granda nobla animalvokiĝo.
Pardonu, sorĉo de freneza sonĝo
ĝi estis. Mi jam kisas, mi vekiĝas.

ADAMO
For la muzikon, dancon! Naŭzas min
ĉi tiu maro da eterna dolĉo!
Amaron mi deziras jam! Absinton
en mian vinon, sur la ruĝajn lipojn
pikilon, super mia kap’ danĝeron!
(La dancistoj foriras, ekstere aŭdiĝas veoj.)
Ha, kia ve’! La cerbon ĝi penetras!

LUCIFERO
Oni krucumas kelkajn frenezulojn,
revantajn pri frateco kaj pri rajto.

CATULUS
Tre ĝuste! Kial ili mondforgese
inter plezuroj ne sidadis hejme,
kial sin miksis en aferojn fremdajn?

LUCIFERO
Riĉulon volis frati almozulo,
elŝanĝu ilin, kaj li vin krucumos.

CATULUS
Ni do ridegu pri mizero kaj
potenco kaj pri l’pesto dekumanta
la urbon, kaj pri ĉia fato de dioj!
(Novaj veoj.)

ADAMO (Al si.)
Mi sentas, kvazaŭ mi en sonĝo flugus
per vibra voĉo al paseo fora
kun granda nobla animalvokiĝo. -
Ĉu tiel diris vi, Julia?

EVA
      Jes.
(Dume mallumiĝis. Antaŭ la halo preteriras enteriga procesio kun tibioj, torĉoj kaj kun virinoj lamentantaj. La tuta societo dronas por iom da tempo en rigida silentado.)

LUCIFERO (Ridegas.)
La gajo, kiel vidas mi, nubiĝis.
Ĉu vin’ aŭ sprito elĉerpiĝis, ke
tediĝas jam eĉ la sinjor’ acida?
Ĉu eble timas, aŭ eĉ konvertigis
iu el ni?

ADAMO (Ĵetante al li sian glason.)
Kredante tion, krevu!

LUCIFERO
Nu, mi invitos gaston novan, eble
refreŝiĝinta gajo kun li venos.
Servistoj, he, enportu tiun, kiu
pretervojaĝas kun la lum’ de torĉoj.
Ja ni regalos lin per trink’ da vino.
(Oni enportas mortinton en ĉerko nefermita kaj lin metas sur la tablon. La akompanantaro restas en la fono. Lucifero trinksalutas al li.)
Ektrinku, amik’! Nun al vi, morgaŭ al mi.

HIPPIA
Ĉu vi preferas kison?

LUCIFERO
      Lin brakumu,
kaj ŝtelu el la buŝo la obolon.

HIPPIA
Se vin mi kisas, kial do ne lin?
(Ŝi kisas la mortinton. Apostolo Petro elpaŝas el la sekvantaro.)

APOSTOLO PETRO
He halt’! La peston vi al vi enspiras!
(Ĉiuj, terurite, leviĝas el sido.)

ĈIUJ
La pest’… horore… for de tie ĉi!…

APOSTOLO PETRO
Generaci’ poltrona, gent’ mizera!
Dum la feliĉo super vi ridetas,
impertinenta, kiel en sunbrilo
la muŝo, virton, Dion moktretante,
sed se danĝer’ sur via pordo frapas,
se Dio vin ektuŝas potencfingre,
timhumilaĉa, turpe malespera.
Ĉu vi ne sentas, ke ĉiela puno
sur vi peziĝas? Disrigardu, vidu!
La urbo pereadas, kruda fremda
popol’ distretas viajn orsemaĵojn.
Disfalas ord’, neniu plu ordonas,
neniu plu obeas. Rabo, murdo
altkape iras tra l’loĝantoj pacaj,
post ili pala zorgo kaj hororo,
tere-ĉiele nek kompat’ nek helpo.
Ĉu ne, vi per voluptebrio plu
ne povas trankviligi tiun voĉon,
kiu sur via brusta fund’ alarmas,
al cel’ pli bona vane instigante.
Ĉu ne, vi jam ne sentas kontentiĝon?
Plezuroj en la kor’ nur naŭzon vekas.
Vi disrigardas en angor’, balbute:
jam vane: je l’malnovaj dioj vi plu
ne kredas, ili ŝtone rigidiĝis,
(La diostatuoj disfalas en polvon.)
polviĝas, kaj nenie nova dio,
kiu relevus vin el la skorio. -
Rigardu, vidu, kio senhomigas
la urbon pli potence ol la pesto?
Miloj leviĝas de kanapoj molaj
por popolumi per anaĥoretoj.
sovaĝaj la dezertan Thebais,
tie serĉante por obtuzaj sensoj
ion incitan, ion suprenlevan.
Pereos vi, degenerinta gento,
de l’mondsurfaco nune puriĝanta!

HIPPIA (Falinte antaŭ la tablo.)
Ho ve al mi, dolor’ terura, ve!
Ĉi frida ŝvito, ve, ĉi Orka fajro!
La pesto, ho, la pesto, - mi pereas.
Ĉu helpas min neniu el vi, kiuj
kun mi dividis tiom da plezuroj?

LUCIFERO
Nun al vi, morgaŭ al mi, dolĉulinjo.

HIPPIA
Mortigu do min, aŭ mi vin malbenos!

APOSTOLO PETRO (Alpaŝinte.)
Filino, ne malbenu, sed pardonu.
Ja mi vin helpos kaj la granda Dio,
eterna Dio de la sankta amo.
Leviĝu al Li, per ĉi tiu akvo
via anim’ puriĝos de la kot’ kaj
al Li rapidos.
(Li baptas ŝin el vazo prenita de la tablo.)

HIPPIA
      Patro, mi malpeziĝis!
(Ŝi mortas.)

CATULUS (Ekiras.)
Mi ekveturos tuj al Thebais,
mi eknaŭziĝis pri la kulpa mondo.

CLUVIA
Atendu, mi akompanos vin, Catulus.
(Ili foriras.)

ADAMO (Adamo meditante venas antaŭen. Eva lin sekvas.)
Kaj vi, Julia, restis? Kion serĉas
vi tie, kie mort’ ekstermis ĝojon.

EVA
Ĉu mia lok’ ne estas apud vi?
Kiom da noblaj sentoj, Sergiolus,
vi trovus antaŭ nun en mia sino,
kie nur ĝuojn serĉis vi pasemajn.

ADAMO
Kaj ankaŭ en mi mem. Domaĝa fakto!
Perei bagatele kaj mizere
kaj ĝissuferi. Ho, se vivas Dio,
(Li ekgenuas kaj levas la brakojn al la ĉielo.)
kaj zorgas nin kaj estras, novan genton,
novan ideon al la mond’ li portu:
tiun, por verŝi en degenerinton
pli bonan sangon kaj ĉi tiun, por ke
noblulo havu sferon strebi alten.
Mi sentas, ke jam eluziĝis ĉio,
kion ni havis, kaj por krei novan
la fortoj mankas. Dio, aŭdu min!
(Sur la ĉielo aperas la kruco en glorlumo. El post la montoj vidiĝas ruĝo de brulantaj urboj. De la montsuproj descendas duonsovaĝaj trupoj. Defore aŭdiĝas pia himno.)

LUCIFERO (Al si.)
Min ĉi vidajo iom dorsfrostigis,
sed ĉu ne interluktas mi kun homo?
Se mi ne povas plu, li mem ja helpas.
Similan ŝercon mi jam plure vidis.
Post aŭreol-perdiĝo lanta-lanta
restos la kruco sangon soifanta.

APOSTOLO PETRO
Jen, vin aŭskultis Dio! Disrigardu!
La ter’ degenerinta renaskiĝas.
Tiuj ursfelaj barbar-batalantoj
kiuj sur brilajn urbojn ĵetas fajron,
kies ĉeval’ semaĵojn de jarcentoj
distretas kaj en forlasitaj temploj
trovas la stalon, portos novan sangon
en la kadukajn, elĉerpitajn vejnojn,
kaj kiuj kantas himnon en la cirko,
dum tigro ŝiras dis ilian bruston,
ideon novan portos, la fratecon
kaj liberiĝon de l’individuo,
kiuj la tutan mondon funde skuos. -

ADAMO
Ho jes, sopiras la anim’ alion
ol sur kusenoj pigran ĝuebrion,
La koro, kies sango lante elfluas,
volupton super ĉio altan ĝuas.

APOSTOLO PETRO
Do estu via cel’: al Dio gloro,
al vi laboro! Nun la hom’ liberas
por valorigi ĉion entenatan.
Ordono sola ligas lin: la amo.

ADAMO
Ek do, batali, ek, entuziasmi
por nova kredo. Krei mondon novan,
kies flor’ estos virto kavalira;
kaj poezio - flanke de l’altaro,
althonorata virinidealo.
(Apogante sin al Petro, li ekiras.)

LUCIFERO
Adamo, vin animas la Neeblo,
sed glore indas al la vir’ ĉi febro:
ĝi Dioplaĉe al ĉiel’ instigos,
Diabloplaĉe vin malesperigos.
(Li sekvas Adamon.)


VisszaKezdõlapElõre