(En Bizanco. Placo kun kelkaj staradantaj civitanoj. Meze la palaco de la patriarko, dekstre monaĥinejo, maldekstre bosko. Adamo estiel Tankredo venas, en plenforta virago, kun aliaj kavaliroj, antaŭ kruculaj trupaj revenantaj el Azio kun flirtantaj flagoj kaj tambursono. Lucifero estiel lia armilisto. Vespero, poste nokto.)
UNUA CIVITANO
Jen ree venas jam barbara trupo.
Ni kuru, fermu pordojn kaj fenestrojn,
ke rabi ili ne rehavu emon.
DUA CIVITANO
Ledzinojn for! Ĉi kanajlar sovaĝa
tro konas la voluptojn de lserajloj.
UNUA CIVITANO
Kaj la edzinoj - rajton de venkinto.
ADAMO
He, haltu, kial vi forkuras tiel?
Ĉu vi ne vidas do ĉi sanktan signon,
kiu al sama cel nin ligas frate?
Ni portis al Azio nian kredon,
linstruon de la amo, ke lsovaĝaj
milionoj, inter kiuj staris sankta
lulil de lSavo, sentu ties gracon.
Kaj ĉu inter vi ne ekzistus amo?
UNUA CIVITANO
Parolon tian ni jam aŭdis ofte,
kaj tuj sur niajn domojn flugis fajro.
(Ili disiĝas.)
ADAMO (Al la kavaliroj.)
Vi vidas, jen la malbenita frukto,
se tiom da banditoj kun malnobla
intenc flirtigas nian sanktan flagon,
kaj aĉe al la plebdezir flatante,
altrudas sin, sen alvokiĝo, estri.
Amikoj kavaliroj, dum honoro
nemakulita, sankta laŭd al Dio,
virindefendo kaj heroeco estas
sur nia glav - ni estas destinitaj
por bridi ĉi demonon abomenan,
kaj gvidi, ke eĉ kontraŭ sia volo
nur grandan, noblan ĝi senĉese faru!
LUCIFERO
Parolo bela, ho Tankred, sed se la
popol ne fidos vin plu kiel estron?
ADAMO
Kie spirito, tie venko! Mi
submetos ĝin.
LUCIFERO
Kaj se ĝi havos ankaŭ
spiriton? Ĉu vi do al ĝi descendos?
ADAMO
Kial descendi? Ĉu do ne pli noble
allevi ĝin? Rezigni pezan lukton
pro kunulmanko ne pli pit-anime
estas, ol ne akcepti luktkunulon,
enviante al li la premioparton.
LUCIFERO
Tiel do falis la ideo granda,
por kiu mortis la martiroj cirkaj!
Jen do libero de individuo!
Mirinda speco de frateco, vere!
ADAMO
Ne moku min. - Ne kredu, ke la gloran
instruon mi ne povas trakoncepti.
Ĝi estas la sopir de mia vivo.
Ja povas, devas agi, kiu havas
fajreron sanktan! Kaj se iu sin
traluktas al ni, lin en la ordenon
glavbato levos kun akcepto kora.
Sed la trezorojn de lordeno gardi
ni devas de lĥaos ankoraŭ bola.
Se venus, ho se venus jam la tempo,
- nur tiam plenumiĝos nia savo -
kiam la baroj falos, ĉar jam ĉio
puriĝos. Venon de ĉi tag mi dubus,
se lgrandan entreprenon komencinta
ne estus mem la granda Dio. - Amikoj,
vi vidis, kiel oni nin akceptis.
Nun, orfe en la granda muĝa urbo,
kion alian fari, ol tendumi
en tiu bosko, kiel ni kutimis
inter paganoj. Ĝis boniĝos ĉio.
Ekiru, mi vin sekvos. Kaj respondos
pri siaj homoj ĉiu kavaliro!
(La krucarmeo ektendumas.)
LUCIFERO
Domaĝe, ke produktas viaj belaj
ideoj ree tian pomon faman,
eksterne ruĝan, ene putran.
ADAMO
Haltu!
Ĉu je nenio nobla vi jam kredas?
LUCIFERO
Mi kredu, se ne kredas via raso?
Ĉi kavalir-ordeno, kiun vi en
la mar starigas kiel lumoturon,
ja estingiĝos, ruiniĝos foje,
rif pli danĝera iĝos por ŝipistoj
ol ĉio ajn neniam lumiginta.
Ĉio vivanta, bene efikanta
post tempo mortas, la anim forflugas,
la korp transvivas kiel abomena
kadavro haladzanta mortmiasmojn
en nova mond ĝerminta ĉirkaŭ ĝi.
Jen, tiel restas por ni la grandaĵoj
de la paseo.
ADAMO
Ĝis lorden disfalos,
doktrinoj eble tra lamas penetros,
danĝero ĉesos.
LUCIFERO
La doktrino pia!
Sed ĝuste ĝi mem estas damno via,
se vi ĝin trovas per hazardo ia,
ĉar vi ĝis tiam tordas ĝin kaj fendas,
kaj streĉas, kaj akrigas kaj etendas,
ĝis ĝi frenez fariĝas aŭ kateno.
Por ekzaktaĵ ne taŭgas homkompreno,
tamen ĝin serĉi estas vi avidaj,
por propra damno, homoj tromemfidaj.
Jen glavo - ĉu ĝi pli aŭ malpli larĝas
je haro, tio esence ĝin ne ŝanĝas,
daŭrigi tiel eblas ja sen fin,
kie la punkt ekzakta, limi ĝin?
Sed tuj rimarkas tion via menso,
se la ŝanĝiĝ okazas en intenso.
Eh, kial plu? Min tedas jam ĉi tem.
Rigardu do ĉirkaŭen, vidu mem.
(Kelkaj civitanoj aperas denove.)
ADAMO
Amikoj! Miaj lacaj trupoj petas
ripozon. En ĉefurb de lkristanismo
eble ne vane.
TRIA CIVITANO
Sed - ĉu vi ne estas
hereze pli malbona ol pagano?
KVARA CIVITANO
Nu, via kred. Ĉu homousion aŭ
homoiusion?
ADAMO
Mi ne komprenas.
LUCIFERO
Nur ne konfesu, jen la ĉefafero.
KVARA CIVITANO
Do - pridubantoj! Falskredul ankaŭe!
PLURAJ
For de li, for! Ni nin enfermu hejme!
(Ili disiĝas.)
(La patriarko, kun reĝa pompo kaj sekvantaro, venas el sia palaco. Lin sekvas trupo de monaĥoj post aro da katenitaj herezuloj. Fine: soldatoj kaj popolo.)
ADAMO
Min frapas mir! Sed diru, kia reĝo
orgojle kaj provoke tie venas?
LUCIFERO
Ĉefpastro, posteul de lapostoloj.
ADAMO
Kaj tiu nudpieda naŭza hordo,
kiu la trupon katenitan sekvas
mensoghumile, kun malica ĝojo?
LUCIFERO
Ĝi estas monaĥar kristan-cinika.
ADAMO
Ne vidis tiajn mia pramontaro.
LUCIFERO
Sed vidos poste. Scias vi, la lepro
nur lante kreskas. Sed atentu bone,
por ne ofendi tiun nepre virtan
kaj ĝuste tial senindulgan bandon.
ADAMO
Ha, kian virton povas havi tiaj?
LUCIFERO
Rezignon kaj sufer-toleron, kiujn
komencis via Majstro sur la kruco.
ADAMO
Sed li la mondon savis ja per tio,
dum ĉi poltronaj nur blasfemas Dion,
ribelaj, disdegnante liajn donojn.
Ja kiu uzas kontraŭ kul armilojn,
kiujn herous uzi kontraŭ urso,
estas freneza!
LUCIFERO
Sed se ili kulon
rigardas urso! Ĉu ne rajtas ili,
ne rajtas do, sentante sin heroaj,
inferen peli ĉiujn plezurantojn?
ADAMO
Kiel Tomas, mi vidas - sed ne kredas.
Mi frontos vidalvide ĉi fantasmojn.
(Li paŝas antaŭ la patriarkon.)
Ho patro, por la sankta tomb ni luktis,
kaj nun, post pena vojo, eĉ ripozi
nin ne allasas la popol de lurbo.
Vi, tiel grandpotenca, helpu nin!
PATRIARKO
Fil, mankas temp al mi por bagateloj.
La glor de. Dio, savo de lpopolo
nun juĝi vokas min pri herezuloj
venendisŝutaj, karde diskreskantaj.
Ekstermas ilin fajro, glavo vane,
linfero ĉiam novajn trupojn sendas.
Sed se bravuloj de la kruc vi estas,
kial vi serĉas diste saracenon?
Jen pli danĝera malamik! Antaŭen,
en la vilaĝojn! Kaj ekstermu ilin,
virinon, maljunulon kaj infanon!
ADAMO
Sed la senkulpajn, patro, ĉu vi volus
PATRIARKO
Senkulpa estas la serpento ida,
aŭ se ĝi jam faligis venendentojn,
kaj - ĉu indulgi?
ADAMO
Vere, ĉi koleron
nur kulp terura povis ekflamigi
en leklezio de la Amo!
PATRIARKO
Filo!
Ne tiu amas, kiu korpon flatas,
sed kiu la animon rekondukas,
kaj eĉ se glave kaj tra flam al Tiu
dirinta: Mi ne pacon, sed batalon
alportas. Jen, ĉi tiuj miskreduloj
en la mister de lsankta triunuo
deklaras la homoiusionon,
dum fiksis jam la homousionon
la Eklezio, kiel dogmon kredan.
MONAĤOJ
Mort, mort al ili! La ŝtipar jam brulas!
ADAMO
Rezignu, fratoj, tiun i! Pli bela
ofero estos via viv-disdegno
en lukt heroa por la sankta tombo.
MALJUNA HEREZULO
Satan, ne tentu! Por la vera kredo
ni tie sangos, kie Di destinis.
IU MONAĤO
Eĥ, arogul! Pri ver vi fanfaronas?
LA MALJUNA HEREZULO
Ĉu ne aprobis nin sinod Rimina,
kaj pluraj kromaj?
LA MONAĤO
Ili vojeraris!
Sed en Nicea kaj en la bonkredaj
sinodoj, ĉu ne, oni nin aprobis?
LA MALJUNA HEREZULO
La ribeluloj! Kia prov senhonta
ja estas nin konkuri? Aŭ - respondu,
kie do viaj ekleziopatroj,
kiel Arius kaj la du Eŭseboj?
LA MONAĤO
Ho, ĉu vi do posedas Atanazon?
LA MALJUNA HEREZULO
Kie martiroj viaj?
LA MONAĤO
Pli ol viaj!
LA MALJUNA HEREZULO
Martiroj belaj, kiujn la diablo
blindige logis en la damnan morton!.
Jes, jes, la granda Babilon vi estas,
publikulin, pri kiu skribis sankta
Johano, vi pereos el la mondo!
LA MONAĤO
Sepkapa drako, Antikrist vi estas
antaŭviditaj de Johano sankta,
fripona, falsa band, satan-kompanoj!
LA MALJUNA HEREZULO
Serpentoj, lascivuloj, manĝeguloj
PATRIARKO
For ilin, for! Ni troe tardis jam!
Por glor de Dio, al ŝtiparo ilin!
LA MALJUNA HEREZULO
Por glor de Dio, prave, malbonulo!
Por glor de Dio la viktimo falas.
Vi estas fortaj, do arbitre agas,
sed kiel juste, juĝos la ĉiel!
Kulphoroj viaj estas kalkulitaj,
el nia sang luktantoj novaj kreskos,
lideo vivas, kaj la flam flagronta
tralumos la jarcentojn malproksimajn. -
Ni iru, fratoj, en la morton gloran!
LA HEREZULOJ (Kantas en ĥoro.)
1. Mia Dio, mia Dio, kial vi forlasis min kaj estas malproksima de mia savo, de miaj plendaj paroloj?
2. Mia Dio, mi vokas vin en la tago, kaj vi ne respondas; en la nokto, kaj mi ne trovas trankvilon.
3. Sed vi estas sankta
(Psalmo XXII.)
LA MONAĤOJ (En ĥoro interrompas.)
1. Kverelu, ho Eternulo, kontraŭ tiuj, kiuj kverelas kontraŭ mi, kaj militu kontraŭ tiuj, kiuj militas kontraŭ mi,
2. Prenu ŝildon: kaj armilojn kaj starigu por helpi min.
3. Kaj levu vian lancon kaj stariĝu kontraŭ miaj persekutantoj. (Psalmo XXXV.)
(Dume la patriarko kaj la procesio foriras. Kelkaj monaĥoj kun traktatoj miksiĝas inter la krucarmeanojn.)
LUCIFERO
Kial vi staras mute kaj horore?
Ĉu vi rigardas tion tragedio?
Rigardu farso, kaj vi amuziĝos.
ADAMO
Ho ve, ne ŝercu! Se por sola i
tiel decide oni iras morton,
kio do la superb, la grandiozo?
LUCIFERO
Kio ridigas eble aliulon.
Nur har distingas tiujn du nociojn,
pri ili juĝas sole voĉ en koro,
juĝist mistera, simpatio, kiu
diigas aŭ per sia moko murdas.
ADAMO
Ho, kial okulfrapis min ĉi kulpoj:
disput harfenda en scienc fiera,
murda veneno, ekstraktita majstre
el la plej brila, plej freŝiga floro.
Mi konis iam tiun floron belan
en ĝerma temp de lkredo persekutata.
Kiu kulpulo ĝin do fuŝis tiel?
LUCIFERO
La kulpa estas mem la venko, kiu
disigas kaj mil interesojn kreas,
dum la danĝer kunliga, martirkrea,
hardanta estas kun la herezuloj.
ADAMO
Ho vere, mi forĵetus mian glavon
kaj tuj reirus mian hejmon nordan,
kie en ombroj praarbaraj spitas
ankoraŭ virhonor kaj pura simplo
al la venen de ĉi epoko glata,
se voĉ mistera al mi ne suflorus,
ke ĉi epokon devas mi rekrei.
LUCIFERO
Klopodo vana! Ja ne prosperiĝos
individuo spite de lepoko:
rivere tiu portas aŭ dronigas,
lindividu ĝin naĝas, ne direktas.
Jes, kiujn la kronikoj gloras, kiuj
efikis, tiuj nur komprenis sian
jarcenton, sed ne naskis pensojn novajn.
Ne laŭ la voĉo de la kok tagiĝas,
sed krias koko, ĉar tagiĝas jam.
Jen, tiuj rapidantaj en kateno
al martirmorto, moke ĉirkaŭataj,
nur antaŭvidas tempon de homspuro,
la nova pens en ili ekbriletas,
por tio ili mortas, kion spiros
la nepoj kun la strata aer senzorge. -
Nu, sed ni lasu! Vidu la tendaron!
Kion agadas tie la sordidaj
monaĥoj, kian do foiron faras,
pri kio oratoras sovaĝgeste?
Aŭskultu iom!
UNU MONAĤO (Inter la interpremiĝintaj krucarmeanoj.)
Jen, bravuloj, prenu,
aĉetu la instruon pri lpentfaro.
Ĝi gvidos vin en ĉiuj viaj duboj,
instruos, kiom en infer suferos
da jaroj la murdisto, lascivulo,
preĝejrabisto, falsa atestanto.
Vi lernos, ke unujaran punon transan
absolvos por riĉulo dudek-kelkaj,
kaj por la malriĉulo jam tri soldoj,
kaj, kiu pagi tute ne kapablas,
por tiu jam eĉ kelkaj skurĝobatoj,
Aĉetu ĉi valoran libron, prenu!
[KRUCARMEANOJ]
ADAMO
Ha, fivendist, pli fiaj aĉetantoj!
Disbatu glave ĉi foiron naŭzan!
LUCIFERO (En embaraso.)
Pardonu, min delonge ĉi monaĥo
kompanas, kaj ne naŭzas min tiaĵoj.
Se glor de Dio iom suprengrimpis,
nu, kun ĝi suprengrimpis ankaŭ mi,
vi sola restis iom tro malsupre.
(Eva estiel Isaŭra kaj Helena, ties ĉambristino, ŝrikante kuras al Adamo, persekutate de kelkaj krucarmeanoj, sed kiuj tuj foriras flankumante.)
EVA (Falante.)
Help, kavaliro!
ADAMO (Levante ŝin en la brakojn.)
Rekonsciu, damo
nobela! Vi sekuras jam! Apertu
lokulojn! Kiel ravaj! Kio do
ŝin trafis?
HELENA
Ni la naturon volis ĝui
en densaj ombroj de ĝardeno nia,
sur freŝa herbo ni senzorge sidis
la najtingalan kanton aŭskultante;
sed ni ekvidis ardi du okulojn
sovaĝpasiajn post arbusto, kaj
ekkuris terurite; post ni venis
anhele, piedbrue kvar kruculoj,
nin preskaŭ kaptis, kiam vin ni trovis.
ADAMO
Ĉu mi deziru, ke vi revekiĝu?
Se eble vi forlasos min sonĝbilde?
Ho, kiel korpo povas esti tiel
spiritiĝinta, nobla, adorinda!
LUCIFERO
Spiritiĝinta korp! La sorto, vere,
ne povus plie puni la amanton
pro lfrenezum, ol plenumante ĉion,
kion li revas pri la amatino.
ADAMO
Ŝajnas al mi, ke iam mi vin konis:
ni staris kune ĉe lskabel de Dio.
LUCIFERO
Mi petas vin je ĉio, ne forgesu,
kiel amuza via am duope,
tiel sengusta ĝi estas por la tria.
ADAMO
Rigardas ŝi - ridetas, dankon, Dio!
EVA
Vi, kavalir, min savis. Kiel danki?
ADAMO
Ĉu ne premias riĉe viaj vortoj?
LUCIFERO (Al Helena.)
Pag magra kaj eĉ tian mi ne gajnas.
HELENA
Sed kian dankon do mi al vi ŝuldus?
LUCIFERO
Vi kredas, ke la nobla kavaliro
mem savis ankaŭ vin? Ho kia vanto!
Se lsinjorinon savas kavaliro,
la ĉambristinon armilisto, certe.
HELENA
Sed ĉu mi gajnos? Se mi pagos dankon,
mi estos kiel se latenc min plagus,
se ne, mi kondamniĝos maldankema.
Kvankam ne estis turpaj tiuj kvar
ADAMO
Ho damo, kien gvidi vin, ordonu!
EVA
Jen antaŭ ni la pordo de la klostro.
ADAMO
La klostro, diras vi. Sed ĝia pordo
lesperon, ĉu ne, de mi ne forfermos?
Ho donu signon, kroĉi al ĉi kruco,
ke dum ĉi tiu vokas min batali,
tiu reportu ĉi plej belan sonĝon,
kaj mi atendi povu longajn jarojn,
ĉe kies fin premio mia brilas.
EVA
Jen ĉi ruband. -
ADAMO
Rubando noktosombra?
Esperon, mia damo, ne malĝojon.
EVA
Alian signon mi ne povas doni.
Esper ne ĝermas inter klostromuroj.
ADAMO
Nek amo. Ho, sed kie estas vi,
kiel ne estus tie am, knabino!
La vestoj vin ne montras monaĥin.
EVA
Demande ne turmentu plu, ĉar min
turmentas, se mi vidas vin pli tristi.
LUCIFERO
Kaj ĉu la muro ankaŭ vin forfermos:
HELENA
Jes, sed ne estas la ŝlosil marfunde.
LUCIFERO
Ho, tre domaĝe! Elegion belan
pri ltrista kaz mi tornus. -
HELENA
For, falsulo!
LUCIFERO
Sed kial? Ĉu ne ideo granda estas
marfunden iri por ŝlosilo via?
HELENA
Mi tion ja ne volus.
LUCIFERO
Mi jam iras, -
akrigas je mi dentojn monstro mara.
HELENA
Revenu, venu, min mortigas timo!
Fenestre estu la ŝlosil prefere.
ADAMO
Almenaŭ diru al mi vian nomon,
mi sciu, kion plekti en la preĝojn,
petante por vi benon, se lfunebron
de via fat ne lasas vi dividi.
EVA
Isaŭra, mi. Kaj vi, ho kavaliro?
La preĝo monaĥinon pli konvenas.
ADAMO
Tankred mi estas.
EVA
Do, Tankred, adiaŭ!
ADAMO
Isaŭra, ne forlasu tiel min,
aŭ mi malbenos ja la nomon, kiun
adiaŭante diris vi unue.
Tro kurtis ĉi minut eĉ kiel sonĝo.
Do kiel ĝin daŭrigi, se vi restas
enigmo tia, kaj se mi ne povas
elbrodi ĝin per la fadeno kara
de via sorto.
EVA
Do aŭdu mian sorton.
Pro lsankta tombo luktis ankaŭ lpatro.
Surprizis iunokte fajre-glave
la malamik sovaĝa la tendaron,
ne estis plu espero de saviĝo.
Tiam li faris al la Virgulino
promeson, ke li min, infanon, se
reveni povos li, al ŝi dediĉos.
Kaj li revenis, kaj mi prenis sanktan
hostion laŭ la vot.
ADAMO
Patrino sankta!
Ho vi, enkorpiĝinta pura amo!
Ĉu vi ne deturniĝis ofendite
de la sakrilegia voto, kiu
per mark de kulpo stampas viajn virtojn,
malbenon faras el la ĉielgraco? -
HELENA
Kaj vi ne volas koni mian sorton?
LUCIFERO
Mi konas jam: vi amis kaj trompiĝis,
vi ree amis kaj nun jam vi trompis,
vi ree amis - la amant vin tedis,
la vaka kor atendas novan gaston.
HELENA
Kurioze! Ĉu ldiablo kun vi estas?
Sed mi ne kredis vin tiel modesta,
ke mian koron nun vi kredu vaka.
LUCIFERO
Rapidu jam, sinjor, vi adiaŭi
ne povas, kaj mi - bremsi mian venkon.
ADAMO
Isaŭra, ĉiu via vorto estas
pikil en mia kor; ties venenon
dolĉigu, mia dam, per unu kiso.
EVA
Ho kavalir, vi aŭdis pri la ĵuro!
ADAMO
Sed pek ne estas ja, ke mi vin amas.
EVA
Feliĉa vi! Sed kiel mi forgesos?
Tankred, mi iras, aŭ min fort forlasas.
Adiaŭ - ĝis revido en la ĉielo.
ADAMO
Adiaŭ al vi, al mi la memoro.
(Eva eniras la klostron.)
HELENA (Flanke.)
Poltrona! - ĉu mi faru ĉion mem?
(Laŭte.)
Fenestre la ŝlosilo, ne marfunde.
(Ŝi sekvas Evan.)
ADAMO (Rekonsciiĝinte.)
Nun do, ni iru!
LUCIFERO
Tarde jam, finite!
Freneza raso estas ja la via:
Jen ĝi rigardas la virinon sole
ilo de ŝia besta seksdeziro,
krudmane visas for de ŝiaj vangoj
florpolvon de la poezio, rabas
de ŝi plej ĉarmajn florojn de la amo, -
jen metas ŝin altaren kiel dion,
kaj por ŝi luktas, sangas vane, dum
senfrukte velkas ŝia kiso. - Kial
ne preni kaj honori ŝin virino,
en fiksa sfer de ŝia alvokiĝo.
(Dume tute mallumiĝis, la luno leviĝas. Isaŭra kaj Helena en la fenestro.)
EVA
Ho, kiel li sopiris, kiel tremis,
li, la heroo, tremis antaŭ mi,
sed mia virto kaj la kred ordonas -
Ĉi forsuferas mi, viktimo sankta.
HELENA
Mirinde, kiel nia seks frenezas,
se ĝi forŝiras sin de lmorsevero,
ĝi sovaĝbeste kuras post voluptojn,
deŝiras dignon de vizaĝo sia,
baraktas disdegnate en la koto, -
se ne, ĝi tremas sian propran ombron,
senfrukte lasas velki siajn ĉarmojn,
ŝin kaj aliajn de plezur prirabas. -
Kial ne iri meze? Kial nocus
iom da amrilat, aventureto
kelkfoje inter dec, mi ne komprenas.
Ne estas nur animo la virino.
EVA
Helena, vidu, ĉu li tie staras,
aŭ li forlasus min tiel facile?
Nur unufoje aŭdi lian voĉon!
ADAMO (Al Lucifero.)
Rigardu, ĉu ne staras ŝi fenestre,
ĉu ŝi rigardon al mi ne postsendas?
Nur unufoje vidi ŝian svelton!
Isaŭra, ne koleru, ke mi restis.
EVA
Pli bone estus por ni ambaŭ, se vi
ne restus. La ŝirita kor cikatras,
sed redoloras, ree ekŝirite.
ADAMO
Ne timas vi rigardi en nokton softan,
de am batantan kiel granda koro,
kaj kie ami nur al ni ne licas?
Ne timas vi, ke vin ĉi sorĉ kuntrenos?
EVA
Ĉio ĉi vivas ankaŭ en mi, kiel
feina sonĝo, kiu vizitadas
eble el la ĉielo nian mondon.
Sur aerondoj naĝas bela kanto,
mi vidas mil ĝeniojn ridetantaj
kun frata kiso el post ĉiu frondo,
sed ili, ve, plu al ni ne parolas.
ADAMO
Kaj kial? Ĉu lkaduka mur obstaklas?
Venkinte tiomfoje la paganon,
ĉu mi do ne transpaŝus ĉi remparon?
LUCIFERO
Ne, ĉar defendas ĝin epok-spirito
ol vi pli forta!
ADAMO
Kiu diras, ha!
(En la fono eklumas la brulo de ŝtiparo.)
LA HEREZULOJ (En ĥoro malproksime.)
20. Savu de la glavo mian animon, mian solan savu de la hundo.
21. Savu min de buŝo de leono kaj helpu min kontraŭ kornoj de bubaloj.
22. Mi predikos vian nomon al miaj fratoj; en la mezo de popola kunveno mi vin gloros.
EVA
Indulgu animojn niajn kulpajn, Dio!
ADAMO (Retropaŝas terurite.)
Terura kanto!
LUCIFERO
Via kanto nupta!
ADAMO
Egale! Min nenio plu timigas,
por vi mi ĉion spitos, mia kara!
LA MONAĤOJ (En ĥoro malproksime.)
26. - - - Vestiĝu per honto kaj malhonoro tiuj, kiuj fanfaronas kontraŭ mi.
27. Triumfu kaj ĝoju tiuj, kiuj deziras justecon por mi; kaj ili diru ĉiam: Granda estas la Etemulo, kiu deziras bonstaton por ŝia servisto.
(En la komenco de la ĉi-supra kanto Adamo, kiu, jam paŝis al la pordo de la monaĥinejo, ree haltas. Sur la turo krias noktuo, en la aero flugadas sorĉistinoj, antaŭ la pordo leviĝas skeleto el la tero kaj minace staras antaŭ Adamo.)
EVA (Frapfermas la fenestron.)
Ha, Dio, helpu!
LA SKELETO
For de lsankta sojlo!
ADAMO
Kiu vi, spektro!
LA SKELETO
Kiu jam ĉeestos
ĉiun brakumon, ĉiun kison vian.
SORĈISTINOJ (Ridegante.)
Hej, dolĉa sem, acerba frukto,
kolomba kov, serpentprodukto,
Ni vokas vin, Isaŭra!
ADAMO
Ĉi figuroj!
Ĉu vi ŝanĝiĝis tiel, aŭ mi mem?
Mi vin ja konis, kiam vi ridetis.
Kio do estas fakto, kio sonĝo?
De via sorĉ lamiĝas miaj brakoj.
LUCIFERO
Hazarde kian karan societon
mi trafis! Ĉi honoron mi delonge
atendas. Jen - sorĉistinaro bela
kaj deca, tamen alte superanta
la nudajn nimfojn en senpudoreco,
kaj olda kamarad, la monstra Morto,
laŭsteran virton karikaturanta
kaj naŭziganta por la fil de ltero.
Salut al vi! Domaĝe, ke mi tempon
ne havas kun vi trababili nokton.
(La hantaĵoj malaperas.)
Tankred, Tankred, fenestron via kara
frapfermis. Kial stari en la nokto?
Vent frostas. Nin podagro rekompencos.
Helena venos tuj, kaj - kion fari?
Ĉu la diablo devus do amumi?
Ridinda li fariĝus por eterne,
kaj li mem portus for potencon sian.
Mirinde, ke la hom de arda brusto
soifas amon kaj nur turmentiĝas,
dum la diablo de glaĉia brusto
apenaŭ povas de la am eskapi.
ADAMO
Al nova viv min gvidu, Lucifero!
Mi`ekbatalis por ideoj sanktaj,
kaj trovis damnon en koncepto aĉa.
Por Dia gloro homon oni oferis,
la homo nanis por ideoj miaj.
Mi volis plinobligi la plezurojn,
per mark de kulpo ilin oni stampis.
Mi kreis virton kavaliran, kore
ĝi min ponardis. For, en novan mondon.
Sufiĉe mi valoron mian montris,
mi sciis kaj batali kaj rezigni,
sen hont mi povas cedi mian lokon,
Min plu neniu entuziasmigu,
moviĝu jam la mond laŭ ŝia volo,
mi ne direktos ĝiajn radojn plu,
egalanime vidos ĝiajn stumblojn.
Mi tre laciĝis, - mi ripozi volas. -
LUCIFERO
Ripozu do. Sed mi apenaŭ kredas,
ke la anim, ĉi maltrankvila forto,
ripozi lasos vin. - Adam, min sekvu!