DEKTRIA BILDO

(La kosma spaco. En la malproksimo vidiĝas segmento de nia tero; ĉi tiu pli kaj pli pitiĝas, ĝis fine ĝi apsektas nur stelo, miksiĝanta inter la cetarajn. La sceno komenciĝas kun duonobskuro, kiu iom post iom fariĝas blinda tenebro. Adamo, maljuna, kun Lucifero, flugantaj.)

ADAMO
Kien ĉi flugo furioza, diru?

LUCIFERO
Ja vi sopiris, purajn de skorio,
pli altajn sferojn, kie, se mi bone
komprenis, voĉon de spirit’ parenca
vi aŭdis.

ADAMO
      Vere, sed mi tiel morna
al ili mian vojon ne imagis.
Ĉi spaco tiel fremdas kaj dezertas,
kiel damnej’ de sakrilegiulo.
Du sentoj en mi luktas nun: mi sentas
ke l’Ter’ tro aĉas por enfermi mian
animon altan, do mi forsopiras,
sed la disiĝ’ doloras priplorate.
Ve, Lucifer’ rigardu al la Tero:
unue floroj malaperis, poste
la tremaj frondoj de l’arbaroj; la
pejzaĝ’ konata, kun mil lokoj karaj,
platiĝis ebenaĵ’ senkaraktera.
Viŝiĝis ĉio, kio interesis.
Nun jam la rok’ naniĝas je terbulo,
la fulmgraveda nub’, en kiu sentas
la kamparan’ horore voĉon sanktan,
aĉiĝas nur je vaporaĵ’ mizera.
Jam kie la hurlanta mar-senlimo?
Ĝi estas nur makulo griza sur la
giranta globo miksiĝinta inter
fratmilionojn, kaj ĝi estis por ni
la tuta mond’! Kaj ŝi, ho Lucifer’, -
ĉu ankaŭ ŝi do devis post ni resti?…

LUCIFERO
El nia alta vidopunkto, vane,
unue ĉarm’ perdiĝas, poste grando
kaj forto, ĝis nenio fine restas
por ni krom la matematiko seka.

ADAMO
La steloj preter ni postrestas, kaj mi
nek celon vidas, nek obstaklon sentas.
Sen am’ kaj lukto kiom ja valoras
la viv’? Mi frostotremas, Lucifer’.

LUCIFERO
Se l’granda heroeco daŭris nur
ĝis nun, ni reiru ludi en la polvo.

ADAMO
Ha, kiu diras tion? Ek! Antaŭen!
Nur ĝis la plena disŝiriĝ’ doloras
la ŝnuroj min ligantaj al la Tero.
Sed kio - ve - ekmankas al mi spiro,
la fortoj ĉesas, la konsci’ nebulas.
Ĉu do pli ol fabel’ estus Anteo,
povanta vivi nur dum la terpolvon
li tuŝis?

VOĈO DE LA TERSPIRITO
      Jes, pli estas ol fabelo!
Vi bone konas min, la Terspiriton,
vi scias, ke nur mi en vi spiradas.
Jen la barier’, la lim’ de mia povo.
Returnu vin, vi vivos; ĝin transpaŝu
vi mortos, kiel la infuzorio,
kiu en sia akvogut’ saltetas.
La Tero por vi estas tia guto.

ADAMO
Vanas timigi min, mi spitas! Eble
ĉi korp’ la via, sed l’anim’ la mia!
Senfinaj estas fort’ kaj penso - ili
antaŭis vian mondon materian.

VOĈO DE LA TERSPIRITO
Vantega homo, provu, kaj terure
vi falos! Ĉu odor’ antaŭas rozon,
kaj formo korpon, kaj radio sunon?
Ho, se vi vidus nun rondiri vian
animon orfan tra l’senlima spaco,
vane serĉante sencon kaj esprimon
en fremda mondo, kaj nenion plu
sentante kaj nenion komprenante,
vi teruriĝus. Ĉar ja ĉiu sento
kaj penso en vi streĉiĝanta estas
nur emanaĵ’ de l’materiamaso
nomata Tero, kiu, ŝanĝiĝinte,
ne povus plu ekzisti, nek vi mem.
Belon kaj turpon, ĉielon kaj inferon
vi ĉerpis nure el spirito mia,
ŝvebanta super via patrujeto.
Kio ĉi tie estas ver’ eterna,
eble absurda estas alimonde,
kaj la maleblo eble plej natura.
Ĉe ni aero - tie eble penso,
lum’ ĉe ni estas - tie eble sono,
kristalo tie - kaj ĉe ni kreskaĵo.

ADAMO
Vi ne ŝancelos min, mi volas alten!

VOĈO DE LA TERSPIRITO
Adam’, Adam’! Jen la minuto lasta!
Returnu vin, vi sur la Tero eble
grandiĝos, sed se vi vin ŝiros el
la ring’ de l’Ĉio, ne toleros Dio
alproksimiĝon kaj frakasos vin.

ADAMO
Ho, ĉu min ne frakasos do la Morto!

VOĈO DE LA TERSPIRITO
Ne diru, ne eldiru spiritmonde
ĉi vantan vorton de l’mensog’ maljuna!
Hororus de ĝi la naturo tuta.
Sankta sigel’ ĝi estas, kiun Dio
por si rezervis. Eĉ la pom’ de l’Scio
ne povis rompi ĝin.

ADAMO
      Do rompos mi!
(Ili flugas plu. Adamo kun ŝriko rigidiĝas.)
Ve - fin’!

LUCIFERO (Ridegante.)
      Do venkis la mensog’ maljuna!
(Forpuŝante de si Adamon.)
Ĉi pupdiaĵo giru do tra l’spaco
kiel planedo nova, kie eble
por mi ekĝermos ree nova vivo.

VOĈO DE LA TERSPIRITO
La ĝoj’ malica fruas, Lucifer’. Li
nur tuŝis mondon fremdan. Ne facile
oni trabatas sin el mia regno.
Fil’, voĉo hejma vokas, rekonsciu!

ADAMO (Rekonsciiĝante.)
Mi vivas, jes, mi sentas tion, ĉar mi
suferas, ho, sed eĉ suferi dolĉas,
tiel terure estas neniiĝi.
Reportu al la Ter’ min, Lucifero,
kie mi tiel multe luktis vane.
Mi luktu ree, kaj mi feliĉiĝos.

LUCIFERO
Post tiel multaj provoj, ĉu vi tamen
kredas ne vane lukti kaj atingi
la celon? Nerompebla infanpsiko!
Vere nur homo povas havi tian!

ADAMO
Min ne altiras tia fola fido.
Mi scias: mi centfoje ne celtrafos.
Tamen, negrave! Kio do la celo?
Ĝi estas ĉeso de batalo glora.
La celo - mort’, la vivo estas lukto.
Ĉi lukto mem estas la cel’ de l’homo.

LUCIFERO
Konsolo bela, vere! Se almenaŭ
l’ideo de l’batalo estus granda!
Sed morgaŭ vi jam mokos, kion nun vi
priluktas, - vin animis lud’ infana!
Ĉu do ne sangis vi ĉe Ĥaironeia
en la defendo de l’liber’ falinta,
Ĉu poste vi por Konstantin’ ne luktis,
helpante fondi lian mondregadon?
Ĉu vi ne mortis religimartire
kaj poste per armiloj de l’scienco
vi ne batalis kontraŭ l’religio?

ADAMO
Jes, jes, sed kiel ajn ideo mia
aĉiĝis, tiam ĝi entuziasmigis
kaj levis min, do estis granda, sankta!
Ĉu kiel kruc’ aŭ scienco aŭ libero
aŭ ambicio ĝi efikis iam,
ĝi la homgenton portis plu antaŭen!
Ho, reen al la Ter’, por nova lukto!

LUCIFERO
Kaj ĉu la scienculon vi forgesis?
Li elkalkulis, ke post kvar jarmiloj
la Ter’ frostiĝos, la batalo ĉesos.

ADAMO
Se la scienc’ ne venkos super tio,
sed venkos ĝi - mi sentas, jes, mi scias!

LUCIFERO
Kaj ĉu ekzistas lukto, grando, forto
en la artefarita mondo, kiun
la mens’ el siaj teorioj faris,
kaj kiun ĵus vi povis mem observi?

ADAMO
Nur savu ĝi la Teron - poste ĝi
forpasos kiel ĉio plenuminta
sian destinon; tiam ree venos
ideo, kiu vivon en ĝin spiros.
Reportu min, mi jam sopiras vidi,
kia instruo nova min animos
sur la savita Ter’?

LUCIFERO
      Returne do!


VisszaKezdőlapElőre