DEKKVARA BILDO

(Montara, senarba regiono kovrata de neĝo kaj glacio. La suno kiel ruĝa, senradia globo staras inter nebulŝiraĵoj. Duba lumo. En la antaŭo, inter kelkaj degenerintaj betul-, juniper- kaj pin-arbetoj, staras eskimo-kabano. Adamo, maljunulo kun bastono, venas kun Lucifero malsupren de la montoj.)

ADAMO
Kial neĝmondon iri, ĉi senfinan,
kie la mort’ nin gapas okulkave?
Nur rare plaŭdas akvodrone foko,
kiun timigis nia paŝobruo.
Jam ankaŭ la kreskaĵoj lacas lukti,
inter liken’ vegetas arbetaĉoj.
Ruĝvanga lun’ rigardas el nebulo
en ĉi tombkavon kiel lamp’ de morto.
Min gvidu tien, kie palmoj floras,
al bela hejm’ de l’suno, florodoroj,
kie la hom’ jam tute en konscion
de sia animforto evoluis.

LUCIFERO
Jen ĝi! La sanga glob’ estas la suno.
La ekvatoro kuŝas subpiede.
Ne venkis la scienco sian faton.

ADAMO
Terura mondo, sole morti bona.
Mi ne bedaŭros, kion mi forlasos.
Ho Lucifer’, mi, kiu staris foje
ĉe la lulilo de la hom’ kaj vidis,
kiel li fidis je l’futuro granda,
mi, traluktinta tiom liajn luktojn,
nun, dum mi revas sur ĉi tomb’ giganta,
sur kiun ĵetis la natur’ ĉerktolon,
l’unua kaj la lasta hom’ de l’mondo,
mi sciu, kiel falis mia gento,
ĉu en batalo nobla, grandioze,
aŭ naniĝinte, aĉe, en mizero,
sen grando kaj ne meritante larmon?

LUCIFERO
Ba, se vi tiel vantas vian grandan
spiriton, kiel nomi amas vi
la forton, kiu, pulsigante sangon,
por ideal’ ŝveligas junan bruston,
ne volu fine kiel atestanto
stari ĉe l’propra mortolit’. Ĉi horo
estas ja kurioza revizio
de la kalkul’ farita sen la mastro.
Forhuŝas la delirofebro ĉiujn
brilajn imagojn de la vivofebro,
kaj kiu scias, kiu el ili faktis?
La mizeraĉa ve’ de l’lukto lasta
estas ridego moka pri l’vivluktoj.

ADAMO
Kial do en la alt’ mi ne pereis
kun plena sento de l’anim’ kaj forto
prefere, ol la propran epitafon
aŭskulti nun, diratan de aŭstera
indiferento de spirito, kiu
luktojn kaj morton kun mi ne dividas.

LUCIFERO
Denove vian rason mi rekonas
nun en ĉi larmoj, kiuj akompanas
vian vekiĝon el la rev’ amata
je l’klara konsciiĝo. Sed, trankvilon,
ankoraŭ vivas via raso. Vidu,
homnesto tie staras ja, kaj ĵus
elpaŝis ĝia mastro tra la pordo.
(Eskimo venas el la kabano, prepariĝinte por fokaĉaso.)

ADAMO
Tiu degenerulo, nana monstro
uzurpus do herede mian grandon?
Ho, kial vi lin montris, Lucifer’?
Pli premas ĉi konsol’ ol mia tristo.

ESKIMO
Tamen ekzistas super ni diaĵoj!
Jen, ili antaŭ mi aperis! - Sed
ĉu bonaj aŭ malbonaj, kiu scias?
Rifuĝi, tio estos plej sekura.
(Li volas retiriĝi.)

LUCIFERO
He halt! por vorto!

ESKIMO (Falinte vizaĝaltere.)
      Ho sinjor’, indulgon!
L’unuan fokon mi al vi oferos,
nur min aŭskultu kaj ne pereigu.

LUCIFERO
Kaj kian rajton havas vi pri l’foko,
ke vi per ties viv’ la vian savas?

ESKIMO
Ke mi plifortas. Ĉie ja mi vidas,
kiel formanĝas vermon vigla fiŝo,
la fiŝon foko, kaj la fokon mi.

LUCIFERO
Nu, kaj vin la Spirito Granda.

ESKIMO
      Jes,
mi scias. La tempeton do, dum kiu
favore li min lasas moviĝadi,
mi elaĉetas per ofero sanga.

ADAMO
Kia poltrona kredo!

LUCIFERO
      Ĉu vi faris
alie? Sola diferenco inter
vi estas, ke li fokon kaj vi homon
oferis por la dio, kiun vi
laŭ via bildo kreis, li laŭ sia.

ESKIMO
Ho, vi koleras, kaj mi sentas, kial:
ĉar mi kuraĝis el mizer’ suspiri
al la bonfara Sunodio, kiu
laŭ niaj prafabeloj iam ankaŭ
ĉe ni regadis. Ho, pardonu, mi lin
malbenos por eterne.

ADAMO
      Granda Dio!
Rigardu kaj ruĝiĝu, kiel aĉa
fariĝis via glorkreaĵ’, la homo!

ESKIMO (Al Lucifero.)
Koleras li. Ĉu ankaŭ li malsatas?

LUCIFERO
Eĉ, ĉar li satas, tial li koleras.

ADAMO
Lasu spritaĵojn misajn!

LUCIFERO
      Fakto, ne
spritaĵo! Vi rezonas kiel sata
persono, dum el li parolas la
filozofio de stomak’ malsata.
Per argumentoj vi ne venkos unu
l’alian, sed vi tuj interkonsentos,
se vi malsatos aŭ li manĝos sata.
Jes, kiel ajn vi fantazias, ĉiam
la besto estas en vi la unua,
kaj nur se vi ĝin endormigi povis,
tiam la hom’ konscias, por orgojle
disdegni, kio en li plej esencas.

ADAMO
Parolo inda al vi, Lucifer’,
tiranta ĉion sanktan en la polvon
kun ĝoj’ malica. Ĉu do ĉiu granda
penso kaj nobla ag’ estas kuireja
vapor’ aŭ stulta ido de cirkonstancoj,
kiun la senanima materio
per kelkaj leĝoj movas aŭ katenas?

LUCIFERO
Kaj ĉu alie do? Vi opinias,
ke Leonidas en la intermonto
mortfalus, se, anstataŭ nutri sin
per bruna sup’ en sia respubliko
eĉ monon ne havanta, en Lukulla
villo li sorbus dolĉebrie ĉiujn
voluptojn orientajn? Aŭ ĉu
do Brutus mortus, se li, rapidinte
al bela Portia hejmen, elripozus
batalekscitojn post tagmanĝo bona?
Kiel do ĝermas kulpo, kiel virto?
Ĉu ne mizero, putro naskis tiun,
sunlumo, liberamo tiun ĉi,
heredigante sin tra malproksimaj
generacioj en spirit’ kaj formo?
Jam multaj diris la kalkulon pri si
farita kaj pendigis sin sur arbo,
sed se neinvititaj manoj ilin
malligis, jen, la nova tuŝ’ de l’vivo
tuj forgesigis ilin pri l’kalkulo.
Se l’granda Hunyad ne en inda gento
naskiĝus, se sur lia lulileto
ombro de tendo saracena tremus,
kio fariĝus la hero’ de l’kruco?
Kaj se okaze Luther iĝus papo
kaj Leo universitata profesoro
germana, ĉu ne tiu ĉi reformus,
kaj tiu anatemus la aŭdacan?
Kaj kio estus do Napoleono,
se ne la sango de popolo tuta
glatigus al li la fieran vojon?
Ranciĝus eble en kazerno stinka.

ADAMO (Fermante mane la buŝon de Lucifero.)
Ve, ne plu! Ĉio, kion vi eksplikas,
ŝajnas ja tiel simpla, tiel vera,
sed des pli nocas. Ĉar la superstiĉo
blindigas nur stultulon, kiu eĉ
sen tio ne sentas la spiriton regan,
sed la noblulo sian fraton ja
rekonus, se lin per ciferoj siaj
via instruo frosta ne mortigus.

LUCIFERO
Interparolu do kun li. Ne nocos
iom da leciono de memkono.

ADAMO
Ĉu multaj vi vegetas tie ĉi?

ESKIMO
Jes, eĉ tro! Pli ol mi kalkuli povas
sur fingroj. Vere, ke mi jam mortbatis
ĉiujn najbarojn, tamen, vane, novaj
alvenas ĉiam, kaj malmultaj estas
la fokoj. Se vi estas dio, faru,
mi petas, ke da homoj estu malpli,
da fokoj pli.

ADAMO
      For, Lucifer’, sufiĉas!

LUCIFERO
Almenaŭ vidu do edzinon lian!

ADAMO
Ne, ne, ĉar se la viro sinkas aĉa,
vidaĵo naŭza estas li, sed naskas
sole disdegnon, Sed se la virino,
tiu idealo, tiu poezio
enkorpiĝinta sinkas, misformiĝas,
ŝi hororigas. For, mi ŝin ne vidu!
(Lucifero, kiu dume tiris Adamon al la kabano, nun piedbate malfermas ties pordon. Interne vidiĝas Eva estiel la edzino de la eskimo. Adamo, stare sur la sojlo, rigide, la okulojn larĝe malferminte, algapas ŝin.)

LUCIFERO
Malnova konatin’! Ĉu rekonebla?
Brakumu ŝin do, ĉar ĉi hom’ honesta
ja morte ofendiĝos, se vi al ŝi
rifuzos doni tiun ĉi honoron.

ADAMO
Ŝin mi brakumu, kiu Aspasian
enbrake tenis? Ŝin, en kiu ŝajnas
al mi krepuski ree ties trajtoj,
sed tiel, kvazaŭ ŝi dum siaj kisoj
bestiĝus?

ESKIMO
(Paŝante en sian kabanon.)
      Vidu, gastoj al ni venis,
edzino! Do akceptu ilin kore.

EVA (Ĉirkaŭprenas Adamon kaj tiras lin en la kabanon.)
Salut’ al vi, fremdulo! Elripozu!

ADAMO (Sin liberigante.)
Help’! Lucifero! For, for de ĉi tie!
Regvidu de l’futur’ min en la nunon!
Mian kruelan sorton, vanajn luktojn
ne montru plu! Kaj mi jam konsideru,
ĉu mi plu spitu al la Dia fato!

LUCIFERO
Vekiĝu do, Adam’! La sonĝ’ finiĝis.


VisszaKezdőlapElőre