OKA BILDO

(En Prago. Ĝardeno de la imperiestra palaco. Dekstre laŭbo, maldekstre astronomia turo, antaŭ ĝi vasta balkono kun la skribotablo de Kepler, kun seĝo, kun astronomiaj instrumentoj. Lucifero estiel helpisto de Kepler, staras sur la balkono. En la ĝardeno korteganoj kaj damoj promenas po grupetoj, inter ili ankaŭ Eva estiel Barbarina, edzino de Kepler. - Imperiestro Rudolfo staras profindiĝinte en interparolado kun Adamo [Kepler]. En la fono brulas ŝtiparo de herezulo. Vespero, poste nokto. Du korteganoj preteriras en la antaŭo de la scenejo.)

UNUA KORTEGANO
Al kiu oni hejtas jam denove?
Al herezul’ aŭ sorĉistin’?

DUA KORTEGANO
      Mi vere
ne scias; elmodiĝis jam scivoli.
Ŝtiparojn nur kanajloj ĉirkaustaras.
Eĉ ili ne frenezas de la ĝojo:
rigardas mute aŭ murmuras kaŝe.

UNUA KORTEGANO
En mia temp’ tiaĵo estis festo:
ĉeestis la kortego, la nobeloj.
Ha, bonaj tempoj tiel degeneras!
(Ili foriras.)

LUCIFERO
En frisk’ vespera bone tuŝas min
ĉi fajro. Ĝi delonge min varmigas,
sed jam, mi timas, baldaŭ estingiĝos.
Ne estingite per decid’ vireca,
nek lok-cedante al ideo nova,
sed, ĉar en la epok’ indiferenta
neniu ĵetos sur ĝin novan ŝtipon.
Kaj mi frostetos. Vane, ĉiu granda
ideo tiel bagatele falas.
(Li foriras en la turon.)
(Rudolfo kaj Kepler paŝas en la antaŭon de la scenejo.)

RUDOLFO
Starigu, Kepler, mian horoskopon.
Mi timas: mi malbone sonĝis nokte.
En kiaj konjunkturoj mia astro?
En ĝia kort’ aperis omensigno
jam antaŭ tagoj, ĉe l’Serpenta kapo.

ADAMO
Siro, ĝi estos preta laŭordone.

RUDOLFO
Se pasos jam la tagoj klimakteraj,
ni rekomencos tiun grandan verkon
malprosperintan antaŭ kelkaj tagoj.
Traserĉis mi en Hermes Trismegistos,
Synesius, Albertus, Paracelsus,
Ŝlosil’ de Salomono kaj aliaj,
ĝis mi ektrovis la faritan pekon.
Dum ni ŝvitigis la maljunan Reĝon,
la Korv’ aperis, la Leono Ruĝa,
kaj poste la Merkur’ duobla venis
per kunefiko de la du planedoj,
alfundis saĝ-acido de l’metaloj.
Sed nun ni fuŝis la humidan fajron
kaj sekan akvon, tial ne estiĝis
rezulto glora, Sankta Nupto, kiu
en vejnon de oldulo verŝas junon
kaj donas noblon al metaloj grizaj.

ADAMO
Mi scias, reĝa moŝt’…

RUDOLFO
      Ankoraŭ ion:
Malbona famo pri vi rondiradas,
ke vi aliĝis al doktrinoj novaj,
kribras la dogmojn de la Eklezio.
Eĉ nun, dum en karcero sidas via
patrino, grave akuzata kiel
sorĉistinaĉo, ankaŭ vi mem iĝas
tre suspektinda, ŝin volante tiel
senlace kaj obstine liberigi.

ADAMO
Majesta moŝt’, mi estas ŝia filo.

RUDOLFO
Patrin’ pli vera estas al vi, filo,
la Eklezio. Lasu do la mondon,
ĝi bone estas tiel, kiel estas,
fuŝule ĝin ne volu plibonigi.
Ĉu mi vin ne surversis per favoroj?
Jen, via patro estis drinkejmastro,
kaj mi firmigis vian nobelecon,
kvankam klopodojn multajn tio kostis.
Al tron’ mi levis vin: vi tiel gajnis
la belan manon de Barbinjo Müller.
Do, mi ripetas, estu, fil’, singarda!
(Li foriras.)
(Adamo enpensiĝinte staras ĉe la ŝtupoj de sia balkono. Du korteganoj venas en la antaŭon de la scenejo.)

TRIA KORTEGANO
Jen, ree revas jam la astrologo.

KVARA KORTEGANO
Ĵaluz’ turmentas la kompatindulon.
La nova mond’ lin, vane, ne konvenas,
vidiĝas en li ĉiam la kampulo.

TRIA KORTEGANO
Ne scias li, ke vera kavaliro
adoras ja diaĵon en la damo,
sed donus sian sangon por ŝi tuj,
se kalumnio tuŝus ŝian virton. -
Flankcelon li suspektas en adoro.

EVA
(Kun alia grupo aliĝas al la du korteganoj kaj ridante frapas per sia ventumilo al la ŝultro de la dua kortegano.)
Ha, kavalir’, indulgu min, pro Dio.
Pro viaj ŝercoj min mortigos rido.
Jen, vidu tie, kiel terurege
seriozaj estas tiuj du sinjoroj!
Ĉu eble jam obsedis ankaŭ vin
spirito malbenita de reformoj?
Do for de mi! Mi ne eltenas tiun
homspecon, kiu, kun koncepto gala,
ĉi brilan kaj trankvilan mondon al ni
envias kaj pri nova fantazias.

TRIA KORTEGANO
Nin, kara dam’, ne trafas ĉi akuzo.
Kiu en tia rondo volus ŝanĝon?

UNUA KORTEGANO
Sed, se mi ne eraras, tie staras
vir’ kun ĉi nigraj signoj survizaĝe.

EVA
Ĉu mia povra edzo? Ho, pro Dio,
lin ne suspektu tiel antaŭ mi,
kiun ligilo sankta al li kroĉas.
Li estas ja malsana, tre malsana.

DUA KORTEGANO
Ĉu malsanul’ de ĉi okuloj brilaj?

TRIA KORTEGANO
Ĉu, kion hom’ alia ne kuraĝus,
li vin ofendus per suspekt’ ĵaluza?
Ho, se al la aŭdaca ĵeti ganton
mi povus kiel via kavaliro!
(Dume ili venas proksimen al Adamo.)
Ho majstro, bone, ke ni renkontiĝas.
Sur la bienojn mi veturi volas,
veterprognozon mi bezonas.

UNUA KORTEGANO
      Kaj mi
la stelon de l’fileto volus scii;
postnokte antaŭ tago li naskiĝis.

ADAMO
Sinjoroj, ambaŭ estos morgaŭ pretaj.

KVARA KORTEGANO
Disiĝas la societo, do ni iru!

TRIA KORTEGANO
Jen la ŝtuparo. Mia damo, bonan
nokton.
(Flustre.)
      Post horo.

EVA (Flustre.)
      Dekstre, en la laŭbo.
(Laŭte.)
Sinjoroj, bonan nokton!
(Al la edzo.)
            Venu, kara!
(Ĉiuj foriras. Adamo kaj Eva iras sur la balkonon. Adamo falsidiĝas en apogseĝon. Eva staras antaŭ li. Pli kaj pli mallumiĝas.)

EVA
Johano, mi bezonus monon.

ADAMO
      Groŝon
mi plu ne havas, ĉiom vi forportis.

EVA
Ĉu do eternan mankon mi suferu?
Korteganinoj brilas kiel pavoj,
mi hontas jam aperi antaŭ ili.
Ho vere, kiam iu kortegano
kliniĝas al mi kaj ridete diras,
ke la reĝin’ mi estas inter ili,
mi hontas pri vi, ke vi la reĝinon
tiel starigas en kortegon ŝian.

ADAMO
Ĉu mi do ne klopodas tage-nokte?
Mi jam perfidis pro vi mian scion,
mi ĝin koruptas, dum mi senutilajn
veterprognozojn, horoskopojn faras.
Mi kaŝas, kion la anim’ perceptis,
deklaras, mi tre bone scias, falson,
ruĝiĝi devas, ĉar jam pli malbona
mi estas ol Sibyllaj, kiuj kredis
diraĵojn siajn, dum mi ja ne kredas.
Sed mi por via plaĉo faras ĉion.
Kien mi metas do la kulpopagon?
Mi volas ja nenion en la mondo
krom nokto kaj krom ties brilaj astroj,
krom la mistera harmoni’ de l’sferoj.
Ceteron havu vi, - Sed kion fari?
La imperiestra kaso estas vaka,
post multa pet’, neglekte oni pagas.
Vi ankaŭ morgaŭ havos tiun monon,
kaj vi maldankas. Vidu, ĝi doloras.

EVA (Plorante.)
Vi min riproĉas, kiom vi oferas.
Ĉu ne oferis ankaŭ mi sufiĉe,
mi, la filino de nobela domo,
al via duba rang’ liginte mian
futuron? Ĉu ne dank’ al mi vi venis
pli altajn rondojn? Neu, sendankulo!

ADAMO
Ĉu duba rang’ la scio kaj spirito,
deven’ malklara estas la radio
fluginta de l’ĉiel’ sur mian frunton?
Kie krom ili nobeleco? Kion
vi tiel nomas, estas nur falanta,
kaduka pup’, perdinta la animon.
La mia estas eternjuna, forta!…
Virin’, virin’, se vi komprenus min,
se tiel via koro min parencus,
kiel mi kredis ĉe l’unua kiso,
ja vi fierus pri mi kaj ne serĉus
vian feliĉon ekster mia rondo;
kaj vi ne portus ĉion en vi dolĉan
al mondo kaj ĉion en vi plej amaran
vi ne rezervus por la hejmfajrejo.
Virin’, kiel senlime mi vin amis,
eĉ nun vin amas, sed amarpikila
estas al mia koro la mielo.
Doloras vidi, kiel noblus via
animo, se vi povus esti vera
virino. Fuŝis vin la sort’, faranta
el la virino pupdiaĵon, kiel
la kavalirepok’ ŝin diinigis.
Sed tiam oni kredis - grandaj tempoj;
neniu kredas nun, la tempoj nanas,
la pupdiaĵo kaŝas sole pekon.
Mi eksedziĝus, koron elŝirante,
dolorus, sed mi eble trankviliĝus,
kaj pli feliĉa estus vi sen mi.
Sed jen denove la estanta ordo,
aŭtoritato, voĉ’ de l’Eklezio:
toleru kune, ĝis la tomb’ absolvos.
(Li klinas la kapon en siajn manojn. Eva kortuŝite lin karesas.)

EVA
Johaĉjo, nu, vin ne ĉagrenu tiom,
se mi kelkfoje ion-ion diras.
Mi tute ne intencis vin aflikti,
sed jen, la korto estas tiel luksa,
la damoj estas mokaj kaj fieraj,
do kiel mi komencu ilin spiti?
Ĉu ne, koler’ plu inter ni ne estas?
Bonan nokton. Pri l’mono ne forgesu!
(Ŝi iras sur la ŝtuparo malsupren en la ĝardenon.)

ADAMO
Mirinda mikso el malbon’ kaj noblo,
filtrita el mielo kaj veneno,
virino! Tamen, kial ŝi altiras?
Ĉar al ŝi mem la bono apartenas,
dum ŝia kulp’ al la epoko, kiu
ŝin naskis. - He, helpist’!
(Lucifero venas kun lampo, metas ĝin sur la tablon.)

LUCIFERO
      Ordonu, majstro.

ADAMO
Veterprognozo kaj nativitato
mendigiŝ. Faru ilin do rapide.

LUCIFERO
Kaj certe brilan, pompan! Kiu donus
por la real’ rigora sian monon?

ADAMO
Ne tian tamen, ke absurde estu.

LUCIFERO
Ho, eĉ elpensi mi ne povus tian,
pri kio indigniĝus la gepatroj.
Ĉu ne Mesio estas ĉiu nove-
naskito? Brila stelo aperanta
por la feliĉa famili’! Nur poste
elkreskos el li la fripon’ kutima.
(Li skribas.)
(Eva dume atingis la laŭbon, la tria kortegano paŝas antaŭ ŝin.)

KORTEGANO
Kruela! Kiel longe mi atendis!

EVA
Ho, ĉu ofer’ tro granda por vi estas
elteni friskan venton de la nokto,
dum mi perfidas edzon bonan, noblan.
Ĉielmalbenon kaj mondjuĝon nun
mi sur min tiras pro vi, kavaliro.

KORTEGANO
Ĉielmalben’, mondjuĝo ne penetras
ĝis la sekretoj de ĉi laŭb’ obskura.

ADAMO (Revante.)
Mi volis tempon, kiu plu ne luktos,
kie la ordon de l’kutim’ socia,
ĉi tiun sanktigitan antaŭjŭĝon,
neniu ĝenos, kie mi ripozos
kaj kun ridet’ egalanima lasos
cikatri vundojn de l’bataloj longaj. -
Venis ĉi temp’, sed vane! ĉar animo
ĉi-bruste vivas, sankta kaj turmenta
heredo, kiun de l’ĉiel’ ricevis
la fola hom’, kaj kiu volas agon,
kaj kiu, ne lasante min ripozi,
ekluktas kontraŭ la plezuroj pigraj.
Helpist’, alportu vinon, he! Mi tremas.
Ĉi mondo frostas, do mi ĝin varmigu,
tiel en nana temp’ mi entuziasmu
kaj ŝiru min el ties polv’ aĉiga.
(Lucifero alportas vinon. Adamo trinkadas ĝis la fino de la sceno.)
Apertu, montru al mi viajn sanktajn
sekretajn librojn, ho ĉiel’ senlima!
Mi, ŝtele lernetinte viajn leĝojn,
l’epokon, ĉion ĉirkaŭ mi forgesas.
Eternas vi, dum tiuj ĉiom pasas,
vi levas min, kaj ili min faligas.

KORTEGANO
Ha, Barbarina, se vi estus mia!
Se Dio vokus al ŝi vian edzon,
ke la ĉielon plene li perceptu,
por kio dum la tuta viv’ li penis,

EVA
Silentu, kavaliro! La povrulon
ja tiel mi bedaŭrus, ke vi por vi
ne trovus kison inter miaj larmoj.

KORTEGANO
Vi ŝercas.

EVA
      Eĉ, mi diras puran veron.

KORTEGANO
Anim’ enigma! Kiu ĝin komprenas?
Ho Barbarina, vi min ja ne amas!
Aŭ diru, se malriĉa, ekzilita
mi estus, kion farus vi por mi?

EVA
Mi, vere, nun ne povas diri tion.

ADAMO
Ĉu venos tempo, kiu la rigidan
indiferenton fandos kaj atakos
kun nova agoforto ĉi ekstempajn
fatrasojn, por juĝiste puni-levi?
(Li stariĝas kaj paŝas ŝanceliĝante sur la randon de la balkono.)
Ne retimiĝos de rimedoj grandaj,
ne timos diri la kaŝitan vorton,
kiu, simile al lavang’ potenca
ekiros vojon fatan kaj frakasos
eĉ tiun eble, kiu ĝin eldiris.
(La melodio de la Marseillaise aŭdiĝas.)
Ha jen, ha jen, la kanto de l’futuro!
Trovita vorto, granda talismano,
rejunigonta la maljunan teron.


VisszaKezdõlapElõre